rango

*rang/o

  1. Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio: tuj morgaŭ oni donos al mi rangon de feldmarŝalo (Z); kiu li estas en la konsiderado de rango? (Z); okupi altan rangon en la societo; la diversaj rangoj de la militista, administracia oficistaro; ili tuj ricevis rangojn kaj donacojn (Z); la leon' festenis plu laŭ sia reĝa rango (K); flatado al senmerita rango (K); teni sian rangon (vivi konforme al la decaj postuloj de sia rango). [VIDU] promocio.
  1. Grado, ĉe kiu staras iu aŭ io en skalo de graveco: li estas kuracisto de plej alta rango; plasto fariĝis jam materialo de la unua rango, kiel ŝtalo aŭ ligno.
  1. [MATEMATIKO] (pp matrico) La dimensio de la spaco etendita de la horizontaloj (ekvivalente: de la vertikaloj).
  • ranga
    Rilata al iu rango: la rangaj privilegioj.
  • rangi (ntr)
    Okupi iun rangon: li rangas kiel duaklasa ambasadoro.
  • rangulo
    Tiu, kiu okupas iun rangon en hierarkio.
  • duaranga
    Estanta de malĉefa graveco, kvalito: duaranga aktoro; duaranga viando.
  • samrangulo
    Tiu, kiu okupas la saman rangon, kiel alia.
    kolego.
  • senrangulo
    Simpla soldato.
  • superrangeco
    Stato de iu, kiu rangas super la aliaj.
  • unuaranga
    Estanta de plej bona eco: vino de unuaranga kvalito (Z); (f) li ricevis unuarangan piedbaton en la postaĵo.
  • altranga
    Estanta de alta rango: ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo (Z); altrangulo (X).
  • lastranga
    Tute sen graveco kaj indeco: lastranga butiko; lastvice, sed ne lastrange.

    rango


    adjutanto. Admiralitato. Admiralo (eskadro). Bona kaporalo revas esti generalo (rajtas esti ambicia). Brigada, divizia, korpusa generalo. Degradi oficiron. estro. Fregat-, korvet-, veselkapitano. Generalisimo. generalo. grado. Kapitano (komandanto de kompanio). kapitano. kaporalo. Kolonelo (komandanto de reĝimento). Komandanto de torpedŝipo, destrojero, krozisto. la altrangaj ŝtatoficistoj. Leŭtenanto, vic-leŭtenanto (sub-). majoro. marŝalo. oficiro. partizano. Perdi siajn galonojn. Promocii iun leŭtenanto. rango: (Epoleto) Oficiro, sub-oficiro. Serĝento. Servosoldato. soldato. spiono. stabo. suboficiro.
    alta. armeo armeo. egala. elekti. estr. geometrio. grado. klaso. kompari. komputi. kvalito. kvanto. matematiko. meriti. militaferoj. militi. muziko. ordo. organizi. organizo. scienco. soldato. super. ŝtato. ŝtupo. vesto.

    Iel rilatitaj:

    -estr altx ambicix armex avancx baronx degradx doktorx du egalx elektx generalx geometrix gradx klasx komparx komputx kvalitx kvantx matematikx meritx militaferx militx muzikx oficirx ordx organizx organx partx princx reĝx sciencx soldatx super suprx tri unu vestx ŝtatx ŝtupx