reliefo

relief/o

  1. Elstareco de sur ebena surfaco: reliefo de regiono, de medalo.
  1. [BELARTOJ] Elstara cizelaĵo aŭ skulptaĵo sur glata fono: la reliefo de la kapo de Jesuo estas frapanta; alta reliefo (ĉe kiu la figuroj elstaras je pli ol la duono de sia proporcia dikeco), basa reliefo (ĉe kiu la figuroj elstaras je malpli ol la duono de sia proporcia dikeco), plena reliefo (kun la proporcioj de la naturo).
  1. (f) Distingeco, naskita de kontraŭmeto, opono ks: aŭda reliefo (donita de la samtempa impreso de la du oreloj); tiuj koloroj donas al si reciproke reliefon; doni reliefon al sia stilo.
  • reliefa
    1. Klare superstaranta la fonon: pelvo ornamita per reliefaj oraj figuroj (Z); plado reliefe skulptita; reliefa mapo (proks. montranta la reliefon de iu regiono).
    1. Prezentanta, danke al la uzo de kontrastoj, koloroj ktp, klare distingiĝantajn trajtojn: reliefa pentraĵo, priskribo; (f) kiel oni povas plej reliefe prezenti la du procesantojn (Z); la lastaj balotoj elmontris tute reliefe la malseriozecon de la opozicio.
      plastika.
  • reliefigi
    Cizeli, skulpti reliefa: pokaloj, kiuj havis sur si kiel ornamon sanktajn historiojn reliefigitajn (Z); (f) vi ne bezonas tiel reliefigi la rimojn; reliefigi la rolon de la laborista klaso en la ekonomia historio.
  • senreliefa
    1. Plata, ebena.
    1. (f) Tia, ke en ĝi nenio akre distingiĝas: senreliefa rakonto, stilo.
      banala, proza, pala.

    reliefx


    Iel rilatitaj:

    altx anaglifx artx bareliefx bosx