pinto
*pint/o
- Akuta kaj pika ekstremo: pinto de glavo, kudrilo, cirkelo, krajono.
- Maldika ekstremo de objekto, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro: pinto de sonorilturo, de monto (B); ĝi staras sur la pinto de altaĵoj (X); dunoj kun siaj el sablo formiĝintaj pintoj (Z); la afero ne staras sur pinto de ponto (Z) (azendorsa); al via ombro, pintoj moviĝemaj de l' sankta arbareto (Z); unu mevo sidis sur la pinto de la masto; (f) sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto (Z); li kvazaŭ staras sur la pinto de la mondo; atingi la pintojn de la homa penso.
supro, kulmino. [VIDU] pinthoroj.
- Ekstremo de korpoparto: li vidas nur ĝis la pinto de sia nazon (pf); paŝi sur la pintoj de la piedoj; ĝi sentigis al mi la pinton de sia korno; (f) mi havas la vorton sur la pinto de la lango; ŝi ruĝiĝis ĝis la pinto de siaj ungoj; korpinto (
apekso).
fino.
- [TEKNIKOJ] ĉiu el la, pli-malpli pintoformaj ĉefaj finaj pecoj, ĝenerale interŝanĝeblaj, de iloj, kiel borilo, ŝraŭbilo, lutilo k.a.
pinta
Finiĝanta per pinto: pinta tranĉilo (Z), bastono, ĉapelo, mentono, frontono (Z). pinti (ntr)
Elstari per pinta ekstremaĵo: jam pintas la ŝosoj en la arbaro. pintigi
Fari ion pinta: pintigi krajonon (B); (analoge) pintigi la orelojn (pp hundo ks); pintigi la buŝon (signe de malŝato;
lipo). pintiĝi
Finiĝi per pinto: siaj haroj pintiĝis sur la frunto. pintingo
Konusforma ingo, por ŝirmi pinton aŭ fari ĝin ne danĝera. pintumo
[BELETRO] Spritaĵo, pikanta per la proksimiĝo de du tre malsamaj ideoj. dupinta, tripinta ktp
Havanta du, tri ktp pintojn: dupinta lango de serpento, tripinta valveto de koro; kvinpinta stelo de E.; sespinta stelo de Davido. multepinta
Prezentanta multajn pintojn: montoj multepintaj (X); kapoj de cervoj kun multepintaj kornoj (Z). senpinta
Ne prezentanta pinton: senpinta krajono; skerma senpinta rapiro; senpinta tondilo. senpintigi
Malaperigi la pinton de io: senpintigi plumon, glavon; (f) senpintigi (senefikigi) argumenton, aserton. akrapinta
Havanta akran pinton: akrapintaj pingloj (Z). aksopinto
Pivoto. mampinto (Z)
Erektiĝema pinto de la mamo, el kiu ĉe la inoj eligas la lakto.
cico. kreskopinto
[BOTANIKO] Meristemo. panpinto
La unua aŭ la lasta, pinta tranĉo de pano. piedpinte
Sur la pinto de la piedfingroj: piedpinte danci. sekpinto
Grifelo. ŝtoppinto
[TEKNIKOJ] Pinta metala tigo, ordinare movata per ŝraŭbo, por reguligi la fluon de fluido en tubo aŭ ellasilo. terpinto
Promontoro. turpinto
[ARKITEKTURO] Konstrusupraĵo, en formo de pli-malpli akuta konuso aŭ piramido, kiu kronas turon: romanika turpinto.
spajro.
la simbolo de Esperanto estas kvinpinta verda steloManĝi sen apetito, nur per dentopintoj.Marŝi sur la pinto de la piedoj.Ne montri eĉ ne la pinton de la nazo.Vidi nur ĝis la pinto de sia nazo.
akra : pika; tranĉa; kun tre maldika pinto aŭ rando.akuta.aleno.altaĵo.aristo.aspra.balkono.beko.bori : fari truon per pinta ilo (ofte per turnado de tiu ilo).broĉo.bukdorno.dento.dorno.eĝo.ekstremo.elstaraĵo.erinaco.ferpinto de lanco.firsto.forko.graplo.ĝibo.harpuno.Havi la vorton sur la pinto de la lango.hoko.hokstango.kabo.kanino.krajonpintigilo.krampo.kresto.kudrilo.kulmino, pinto.lanco.mampinto, cico, areolo.najlo : pinta metala stangeto por fiksi objekton enpremante aŭenfrapante ĝin; najli: fiksi per najlo.ogivo.Omleto kun asparagaj pintoj.piki : puŝi (per pinta aĵo, aŭ per beko) en unu punkto; vundi per akrapinta ilo; (figure:) inciti.pinglo : metala stangeto kun pinto je unu fino, uzata por fiksi ion,trapikante per ĝi; juvelo aŭ insigno provizita per pinglo; foliopingloforma; pingli: fiksi per pinglo(j).pinta, forka, serpenta, vipura lango.pintarko.pioĉo.promontoro.raspi.reliefo.sago.senpintigi.supro.trabora.ungo : malmola kovraĵo de la pinto de fingro.vertico.verto.
akra. angulo. armilo. fiksi. forko. piki. rando. truo.
Iel rilatitaj:
akrocefalx
akroterx
akrx
altx
angulx
arbx
armilx
cicx
erinacx
fiksx
folix
forkx
langx
ludx
montx
pikx
randx
trux