plej

*plej

  • I- Partikulo esprimanta:
    1. gradon superan al ĉiaj kompareblaĵoj: vi devus esti la plej feliĉa el ĉiuj viroj (Z); sed la najtingalo estas tamen la plej bona el ĉio! (Z); ŝi estas la plej bela en la mondo (Z); neniam mortas tiu, kiu ekvidis tiun rozon, la plej belan sur la tero (Z); ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la domo (Z);
    1. absolute altan gradon (sen esprimita komparo kun aliaĵoj): sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj (Z); ŝin ĉirkaŭis plej malluma nokto (Z); ĉio sia estas plej ĉarma (Z); plej juna katido musojn jam pelas (Z); ni ne havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon (Z); en la plej bona okazo (Z); al li tiu malnova domo plaĉis plej multe (Z); vi komprenas?-plej perfekte! (Z); mi petas vin plej insiste (Z); mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj (Z); ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide (Z).
      treege.
  • II- Samsignifa kombinebla morfemo:
  • pleje
    1. En la alta grado, plejmulte: por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? (Z); kial? Mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, ke la viroj estas kapo de domoj (Z).
      precipe, ĉefe.
    1. En la plej oftaj okazoj, plejparte: oni povis nur malofte vidi ŝian ĉapelon sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe la aliaj homoj (Z); la ellernado de lingvoj pleje devas esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco (Z); en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj (Z); trankvilaj ili (infanoj) estas pleje tiam, kiam oni ilin enlitigis (Z).
  • *malplej
    Partikulo, esprimanta gradon malsuperan al ĉiuj aliaj, aŭ absolute malaltan: el ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa (Z); ĝi estus la malplej taŭga rimedo.
  • III- Pref. kun la sama signifo: urba plejaĝulo (Z); sia plejamato (Z); la Plejpotenca (Z); la Plejaltulo (X); la plejsanktejo (X).

    PMEG: [plej]



    alta. grava. kvanto. pli.

    Iel rilatitaj:

    altx aĝx grandx gravx kvantx pli plus