fiera

fier/a

  1. Konscia pri siaj veraj meritoj kaj virtoj: oni devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila (Z); mi estas tro fiera, por defendi min kontraŭ diversaj (malveraj) elpensoj (Z); ni estas fieraj pri tiu nomo de utopiistoj (Z); fine, kun fiera forĵeto de ĉia timema sinĝenado (Z); la fiera leono (Z); tiu ĉi rifuzis la submetiĝon per fieraj vortoj (K); fari mienon fieran al ludo mizera (Z) (ŝajnigi sin kontenta pri tio, kion oni ne povas eviti); (f) la fiera kavalira kastelo (Z).
    digna, memfida.
  1. Tro taksanta siajn meritojn kaj virtojn kaj tial malŝatanta aliajn: ili estis tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili (Z); pro homo fiera ĝojas infero (Z); fiera mieno, kapo malplena (Z); niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj (X); fieraj okuloj kaj aroganta koro (X); mi rompos vian fieran obstinecon (Z).
    malhumila.
  • fiere
    En fiera maniero: koko krias fiere, sed ne danĝere (Z); vidi sin fiere en bela vico (Z); fiere rigardi iun de supre (Z), de alte la aliajn (Z).
  • fieri (ntr)
    Esti fiera: li fieras pri sia forteco; en feliĉo ne fieru (Z).
  • fiero
    Tio, pro kio oni fieras: saĝa sklavo estas fiero de la mastro (K); tiaj herooj estas la fiero de Italujo (Z).
  • fiereco
    Eco de persono fiera:
    1. kial ŝi ekflamis pro ofendita fiereco? (Z); ŝia homa fiereco (Z); mi ofte aŭdis, ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco (Z); pardonas mi la noblan fierecon (Z); kun ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi konfidon (Z); havi la fierecon ne peti helpon;
    1. vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco (Z); riĉeco estas frato de fiereco (Z); antaŭ la pereo iras fiereco (Z); malaltigi ies fierecon (Z); humiligita estos la fiereco de homo (X).
  • fierego
    Orgojlo.
  • fierigi
    Fari iun fiera: feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas (Z).
  • fieriga
    Donanta fierecon: tio estis ja fieriga sukceso.
  • fieriĝi
    Iĝi fiera: kiu riĉiĝas tiu fieriĝas (Z); vi venkobatis kaj via koro fieriĝis (X); tio ne estas deca kaŭzo por fieriĝo (Z).
  • fierindaĵo
    Io tia, ke pri ĝi oni povas prave fieriĝi: mi faros vin fierindaĵo de la mondo (X); tio ja ne estas fierindaĵo! (Z).
  • fierulo
    Persono fiera: fierulo kaŭzas malpacojn (X); la malbenitaj fieruloj (X). [VIDU] pavo.
  • senfiera
    Ne havanta la necesan fierecon.

    fiera


    Akiri al si gloron.Ambicia oficiro, politikisto.Avara je laŭdoj.Avida je gloro.Brile glorigi iun.Dronigi iun en laŭdoj.Ekflami pro ofendita fiereco.Enblovi fieron en ies bruston.Estu dirate por lia laŭdo.Fiera kiel pavo.Fiere rigardi.Fiero ŝveligas lian bruston.Gloraltigi ĝis la ĉielo.Incensi iun ĝis sufoko.Karieristo.Li estas tro fiera por obei.Lin ebriigis la laŭdo.Megalomanio.Ne povi tro (sufiĉe) laŭdi.Ne ĉesi laŭdi iun.Ne ŝpari laŭdojn pri io.Nenio mankas al lia gloro.Paroli el alta selo.Pensi, ke li estas la centro de la mondo.Prikanti ies gloron.Ŝveli de fiero.Taksi iun pli alte, ol kiom li meritas.Tiaj herooj estas la fiero de sia lando.Tio ne estas kaŭzo por fieriĝo.Trakti iun de alte.Veŝtokrevige fiera.
    ambicia humila

    Iel rilatitaj:

    altx ambicix avx blovx brustx humilx meritx plumx ĝojx