frekvenco

frekvenc/o

  1. Nombro de la periodoj, kiuj okazas en unu sekundo.
    herco.
  1. [STATISTIKO] (pp valoro de variablo) La nombro de aperoj de tiu valoro.
    distribuo.
  • angula frekvenco
    [FIZIKO] La produto de la frekvenco per la faktoro 2π; simbolo: Ö (pr. omega).
  • asignita frekvenco
    [TELEKOMUNIKOJ] Tiu frekvenco, kiu prezentas la centron de la frekvencostrio, en kiu difinita sendado povas esti efektivigata.
  • natura frekvenco
    [TELEKOMUNIKOJ] La plej malalta frekvenco resonanca de anteno, kiun oni trafas sen enigi iun kapacitancon aŭ induktancon en la cirkviton.
  • telegrafada frekvenco
    [TELEKOMUNIKOJ] La rapido de transsendo de punktoj (aŭ egale longaj telegrafaĵaj elementoj), mezurata en baŭdoj: telegrafada frekvenco de kvar baŭdoj estas signalrapido, ĉe kiu ok ŝanĝoj de kurento (kvar pozitivaj kaj kvar negativaj) povas esti transsendataj en unu sekundo; la maksimuma telegrafada frekvenco, kiu estas ebla en donita telegrafa sistemo, mezuras ties kvaliton.
  • frekvenca
    Rilata al frekvenco.
  • frekvenca distribuo
    Vd distribuo.
  • frekvenca ortangularo
    [STATISTIKO] Grafika prezento de frekvenca distribuo konsistanta el aro da ortanguloj.
  • frekvenca plurlatero
    [STATISTIKO] Grafika prezento de frekvenca distribuo, kiun oni ricevas, kiam la mezpunktoj de la supraj lateroj de la ortanguloj en frekvenca ortangularo estas kunligitaj per strekoj.
  • frekvencmetro
    [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Instrumento por mezuri la frekvencon de alterna kurento aŭ elektromagneta ondo: oni distingas absolutajn, heterodinajn kaj vibrajn frekvencometrojn.
  • altfrekvenco
    [FIZIKO] [TELEKOMUNIKOJ] Altrapida oscilprocedo, kies frekvenco 1 situas inter 10 kHz kaj 300 GHz: tre malaltaj frekvencoj (10-30 kHz), malaltaj frekvencoj (30-300 kHz), mezfrekvencoj (300 kHz-3 MHz), altaj frekvencoj (3-30 MHz), tre altaj frekvencoj (30-300 MHz), ultrafrekvencoj (300 MHz-3GHz), hiperfrekvencoj (3-30GHz), ekstremfrekvencoj (30-300 GHz); altfrekvenca alternkurento; altfrekvenca indukta sekigado.
  • aŭdfrekvenco
    [TELEKOMUNIKOJ] Frekvenco inter 15 Hz kaj 20 000 Hz, el la spektro, kie troviĝas muzikaj kaj lingvaj sonoj.
  • interfrekvenco
    Frekvenco, produktata en superheterodina ricevilo per kombinado de la frekvenco de loka oscililo kun tiu de la envenaj ondoj.
  • limfrekvenco
    [TELEKOMUNIKOJ] La limo de frekvenco de alterna kurento, kiun filtrilo aŭ lineo lasas trapasi sen signifa atenuiĝo aŭ, kontraŭe, praktike haltigas.
  • muzikfrekvenco = aŭdfrekvenco.
  • radiofrekvenco = altfrekvenco.
  • spegulfrekvenco
    [TELEKOMUNIKOJ] En superheterodino, frekvenco de la nedezirata ondo, kies kombinado kun la loka oscililo rezultigas ankaŭ la interfrekvencon.

    frekvencx


    Iel rilatitaj:

    agordx altx aŭdx bendx elektrx