ripozi

*ripoz/i (ntr)

  1. Resti, nenion farante, por refreŝigi siajn fortojn: la sepan tagon en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu (X); li estis laca kaj tial li iom ripozis antaŭ belega domo (Z); la cikonioj ripozis post la longa vojaĝo (Z); ĉe unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam de longe ripozis (Z); estas bele ripozi de siaj faroj (Z); kiu tro ripozas, baldaŭ almozas (Z).
  1. Senmove kviete kuŝi: ŝi denove ripozis ĉe la patrina brusto (Z); lia kapo ripozis sur ŝia brusto (Z); ŝi lasis sian manon ripozi sur lia ŝultro; (f) en la koro de saĝulo ripozas saĝo (X); la lando ripozis (en paco) dum 80 jaroj (Z); lasi maŝinon ripozi.
  1. Resti morte kuŝanta: li ripozu trankvile! (Z); sub la palmoj ripozas la restaĵoj de viaj edzinoj (B).
  • ripozo
    Stato de tiu, kiu ripozas:
    1. laboro finita, ripozo merita (Z); li perdis la dorman ripozon (Z), la vesperaj horoj, kiujn ĉiu homo uzas por ripozo (Z); mi estis decidinta fari al mi en ĉi tiu somero plenan ripozon (Z); kiel ajn forte la paro bezonis ripozon (Z);
    1. la lasta ripozo; neniu malhelpas la ripozon de la mortintoj (Z). [VIDU] ripozdomo.
  • ripozejo
    Loko, kie oni trovas ripozon. [VIDU] haveno, oazo.
  • ripozigi
    Havigi al iu ripozon: tiu promenado ripozigos vian cerbon, viajn nervojn.
  • senripoze
    Ne ripozante: senripoze laboradi.

    ripozi


    dormeti.dormi.forpermeso.gemuta.hamako.kampi.kovrilo.kurorto.kuseno.kuŝi.laciĝi.laca.lito.luli.malstreĉi.oscedi.peplomo, plumono.ripoztago.ronki.sonĝo.vekhorloĝo.veki.vekiĝi.
    amuza.ankilozo.ankriĝi.apatia.armistico.bivaki.ĉeso.demoralizi.dimanĉo.distgrado.distri.emerito.enhavenhalti.ferio(j).festo.frostiĝi.gapvagi.halto.hejmosida.hobio.honora titolo.inercio.inergta.infankolonio.interripozo.interrompo.kampfajro.langvoro.lanteco.libea.lundo.maldiligenti.mallerta.malrapidemo.malvigla.malzorgo.marasmo.morta sezono.neglekti.nenifarado.nunstato.paralizi.paralizo.parkado.paŭzo.pigra.pikniko.plito.plumpa.prokrasto.promeni.prostracio.rustiĝi.rusto.sendungeco.senfara.senhelpa.senkuraĝa.senlaboreco.senokupeco.senpotenta.senpova.senŝanĝa aferstato.sentaskeco.senviva.sidema.silento.sinekuro.singulti.somerferioj.stagni.stagnoputri.striko.ŝatokupo.tendumi.torporo.troŝarĝi.turismo.
    ferio. fiziologio.

    Iel rilatitaj:

    altx bivakx dekubitx dormx etapx ferix festx fiziologix kulturx kuŝx litx parkx restx sidx sofx sonĝx tagx