maro

*mar/o

  1. Vasta etendaĵo da sala akvo, kiu kovras la plej grandan parton de la terglobo, ofte kontraste kun la seka tero aŭ la sensala akvo: laŭdu la maron, sed restu sur tero (Z); li jam estas trans montoj kaj maro (Z); malaperis, kiel ŝtono en maron (Z); maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas (Z); sur la fundo de la maro; veturi sur maro; la vento kuris trans la marĉoj al la libera maro (Z); la maro fariĝis glata kaj trankvila (Z); malkvieta maro (X); ŝaŭmo el la maro, kiu ruliĝadis sur la bordon (Z); la alta maro (la maro trans la trimejla limo de la teritoriaj akvoj); la libereco de la maro; la vasta, la spaca maro. [VIDU] marbordo, markolo, navigi.
  1. Unu difinita peco de tiu etendaĵo, parte aŭ tute ĉirkaŭita de tero: la Meza Maro (Mediteraneo, 15°E, 35°N); la Suda Maro (de Nederlando, 5°30'E, 52°30'N); la Sudaj Maroj (Suda Oceano); la Ruĝa Maro (X) (38°E, 22°N); la Norda Maro (Z) (4°E, 57°N), la Maro Morta (35°30'E, 31°30'N); la sep maroj (la tuto de la oceanoj).
  1. [ASTRONOMIO] Ebenaĵo sur la surfaco de Luno.
  1. (f) Grandega kvanto: maro da sango, da sablo, da polvo, da mizeroj (Z); la urbo disvolvis antaŭ li ondiĝantan maron da tegmentoj; li englutis maron da teo (B); inter diro kaj faro estas maro (Z) (granda diferenco.
    abismo, monto).
  • mara
    Rilata al maro: mara akvo; mara batalo; maraj kreskaĵoj; ministro pri maraj aferoj.
  • *maristo
    Homo, kiu iel vivas el la maro: penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo, ili havas leteron por li (Z); gastejo por maristoj; marista lorno.
    ŝipano, ŝipisto, fiŝkaptisto.
  • maristaro
    La tuto de la maristoj sur unu ŝipo, en unu regiono aŭ lando.
  • mareltena
    Tia, ke ĝi kapablas elteni la marajn fortojn.
  • marmeze
    Tre malproksime de la marbordoj.
  • martaŭga
    (pp ŝipo) Kapabla navigi.
  • apudmara, ĉemara
    Troviĝanta apud aŭ ĉe la maro: apudmara banloko (B); ĉemara lumturo.
  • enmariĝo
    Loko, kie rivero enfluas en la maron.
  • submara
    1. Troviĝanta sur la fundo de maro: submaraj algoj; submara kablo, tunelo.
    1. Kapabla navigi sub la marsurfaco: submara ŝipo; (analoge) submara ĉaso.
  • transmara
    Estanta trans la maro: transmara lando, komerco; ĉio transmara estas ĉarma kaj kara (Z); ĉar ve! transmare estas miaj karaj! (Z).
  • altamara
    Rilata al la alta maro: altamara ŝipestro.

    maro


    Esprimoj

    Inter diro kaj faro estas maro.
    La maro (forte perturbata) ŝtormas, ĵetadas altajn ondojn, malkviete ĵetigas sur la teron.
    La maro aspektis el oleo.
    Maro rulas ondegojn sur la bordon.
    Preni banon ce la marbordo.
    Someraj stacioj ĉe la marbordo.
    Ĉiuj ŝtonoj estis ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro (erodi).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    mara beto,mara drimio,mara krambo,mara pankratio,maraglo,maranaso,maranemonoj,marangilo,marbiskvito,marblua smeraldo,marborda,marbordo,marbrasiko,marelefanto,mareltena,marezoko,marfruktoj,marglano,marhaveno,marherboj,marhirundo,marhundo,markalistegio,markaŝtano,markolbaso,markolo,markorvo,marlaktuko,marleono,marleopardo,marlilio,marlimako,marlutro,marmalsano,marmapo,marmejlo,marmustelo,marnivelo,marpapago,marpentraĵo,marpigo,marporko,marpulo,marrompiĝi,marrozo,marsalo,marserpento,marserpentoj,marskorpioj,marsoldato,marsteloj,martestudo,marurso,marveturi,marvulpo,marŝaŭmo,ruĝa maro,submarŝipo,Ĝibraltara markolo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    eklipsa
    glata
    malkvieta
    milda
    profunda
    senventa
    serena
    storma

    akvotreti
    ankr(ad)i
    bani
    boardi
    brajli
    digi
    drivi
    droni
    embargi
    endigigi
    ferli
    gibi
    hisi
    liki
    lofi
    navigacii
    navigi
    naĝi
    padeli
    piloti
    plaŭdi
    plonĝi
    remi
    sin bani
    somerumi
    stivi
    tangi

    ŝlifŝtonoj
    faligi ankron
    abismo
    admiralo
    aeroforo
    aerujo
    akvo
    akvokirlo
    algo
    amplekso de la tajdo (malaltmaro)
    ankr(ad)ejo
    ankro
    antaŭa grajpo
    babordo
    balancelo
    balenbarko
    barko
    barĝo
    baseno
    baŭo
    bilĝo
    bito
    bolardo
    bordo
    bramo
    brigo
    buleno
    bumo
    buo
    busprito
    digo
    drakŝipo
    droso
    duno
    duoninsulo
    ekarto
    elŝipejo
    embargo
    enverguro
    ferdeko
    fiŝfadeno
    fiŝhaveno
    fiŝkaptisto (maristo)
    fiŝo
    floslinio
    floto
    fluso
    fregato
    fuko
    gafo
    galero
    galiono
    gamelo
    gerleno
    glacio
    glacirompilo
    golfo
    grajpo
    graplo
    haveno
    haŭsero
    holdo
    hulo
    insulo
    interna maro
    istmo
    jardo
    jaĥto
    kabo
    kabo (La Norda Kabo)
    kajto
    kapitano
    kapstano
    kareno
    kargboato
    kilo
    klifo
    kluso
    kluzo
    kontradmiralo
    korveto
    koŝo
    krozŝipo
    kurierŝipo
    kutro
    logo
    lugro
    luko
    lumturo
    malantaŭa grajpo
    malfluso
    masto
    moleo
    motorŝipo
    naftoŝipo
    navigacio
    navigisto
    naĝobarelo
    nodo
    oceano
    oceano
    ondo
    ondo
    pavezo
    piloto
    plaĝo
    plaĝo (=strando)
    poŭpo
    pruo
    ranhomo
    remilo
    rifo
    rodo
    roko
    rulo
    sablo
    salo
    savbuo
    savjako
    sekstanto
    skafandro
    skuno
    stirejo
    strando
    surfo
    tajdo : fluso
    tango
    terkolo
    topo
    trenŝipo
    tribordo
    vaporŝipo
    varango
    varfo
    velfadeno
    velo
    velstango
    velŝipo
    vindaso
    zostero
    ĉarto
    ĝeto
    ĵibo
    ŝalupo
    ŝanelo
    ŝaŭmo
    ŝipano (maristo)
    ŝiparo
    ŝipestro
    ŝipeto
    ŝipisto (maristo)
    ŝipkonstruejo
    ŝipo

    Ankaŭ vidu:

    akvo. fiŝo. tero.

    Iel rilatitaj:

    Adriatikx Akabx Amfitritx Aralx Arkipelagx Balkaŝx Beltx Beringx Bofortx Bosporx Dardanelx admiralx afrodito aktinix akvx algx altx anarikx apud balanx baltx banx batisferx bentx blux boatx bordx bovx cunamx ekologix fiŝx flux geografix havenx insulx klifx kostumx kvietx lagx landx naĝx ondx profundx randx riverx stacix terx velx ventx veturx ŝipx