[ GEOLOGIO] Ne horizontala supraĵo de grundo, vojo, planko k.a.: loĝis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim (X); laŭ la milde leviĝanta deklivo en la preĝejon iris reĝoj k reĝinoj (Z); ĝardeno kun forta deklivo; kruta deklivo de duno; [GEOLOGIO] deklivo de la kontinenta marĝeno (inter la kontinentaj breto k la glaciso, de ĉ. - 200 m ĝis - 4 000 m); [ANATOMIO] vestibla deklivo de la heliko; [TRAFIKO] transversa deklivo (en vojkurbo, altigo de la ŝoseo al la ekstera flanko-al la granda cirklo-por faciligi la venkon super la centrifuga forto k la defluon de la surfacakvo).