grundo

grund/o (4)

  1. Tero, rigardata en rilato kun la kreskado de vegetaĵoj: la kemia konsisto de grundo; fekunda, sterila grundo; sur nia grundo abundas lapoj; sube en la grundo la planto elmetas siajn radikojn; grundo taŭga por vinberujo; kompakta, loza, sabla, torfa, argila grundo; kultivi en eksterdoma grundo (en agro); (f) prepari favoran grundon por propagando.
    tereno.
  1. Tero, rigardata kiel bazo por konstruo por starigo de io ktp: la grundo, sur kiu kuŝas Amsterdamo (Z); nia ĉefa zorgo [...] , ke ni havu sub niaj piedoj firman grundon (Z); 300 m super la grundo; tio estas grundo kvazaŭ kreita por dancado, plata kiel telero (Z); en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de la piedoj de la anasoj (Z); natura, batita grundo; ebena, dekliva grundo; homogena, roka, ŝlima grundo; (f) ni do restu sur la firma grundo de la konstatitaj faktoj.
    fundo.
  1. Tera supraĵo natura aŭ pretigita, sub tavolo da akvo (kanalo, rivero, maro): ŝtonkovrita grundo de kluzo.
  1. [MEDICINO] Stato de la organismo, rilate al ties rezisto kontraŭ infekto, operacio ktp: diabeta grundo estas malfavora.
  1. = fono: pentraĵoj sur ora grundo (Z).
  • grunda
    Rilata al grundo: la grunda analizo, konsisto.
  • grundi (ntr)
    [ŜIPOJ] Esti ĵetita sur ne sufiĉe profundan grundon, kaj resti tie senmoveble: la ŝipo grundis sur sablaĵo, sur marbordo.
  • grundado
    Akcidento, per kiu ŝipo grundas.
  • grundologio
    [EKOLOGIO] Scienco pri la grundoj, i.a. iliaj ecoj kaj genezo. SIN. pedologio.
  • grundgenezo
    [EKOLOGIO] Estiĝo kaj evoluo de grundo.
  • grundologo
    Fakulo pri grundio. SIN. pedologo.
  • subgrundo
    1. [EKOLOGIO] [GEOLOGIO] Tavolaro de la terkrusto, kuŝanta sub grundo 1.
    1. La medio de la nekonformistoj.
  • subgrunda
    Rilata al la subgrundo: la roksubgrunda medio en Britio (RG).
  • paleogrundo
    [GEOLOGIO] Grundo, estiĝinta dum malnovaj tempoj, kiam la klimato kaj la vegetaĵaro estis diferencaj de la nunaj.
  • plafongrundo
    [ARKITEKTURO] La tuto de la naturaj grundo kaj subgrundo sur tunelo: se la plafongrundo ne estas tute el firma roko, oni malhelpas ĝian falon per volbo de tunelo.

    grundo

    REVO: [grundo]
    tereno.kampo.ebena.ebenaĵo.monto.plataĵo.supro.nivelo.deklivo.alta.kruta.valo.intermonto.stepo.dezerto.oazo.
    tero.

    Iel rilatitaj:

    agrikulturx altx aridx bazx bedx bonhavx dezertx ebenx ekologix fundamentx kulturx landx montx nivelx plafonx plankx terenx terx