modesta

*modest/a

  1. (iu) Havanta malaltan opinion pri siaj meritoj, siaj scioj ktp: vere granda homo estas ĉiam modesta (B); paroli kun modesta tono; modesta pri la salajrokondiĉoj.
    humila.
  1. (io) Ne tre alta, ne tre rimarkinda, ne tre valora: modesta domo (Z), vivo; lokon modestan elektu (Z); kapo majesta, sed cerbo modesta (Z); modesta situacio, rango; modesta estas nia kunveno (Z); modestaj elspezoj; mi trovis modestan lukson ĉe simpla metiisto (Z).
    meza, modera, simpla.
  • modesteco
    Eco de iu, io modesta: mi ĝin faras ne pro malvera modesteco (Z); eble oni diros, ke mi volas 'fanfaronadi pri modesteco'? (Z); la modesteco de liaj postuloj plaĉis al mi.
  • malmodesta
    Havanta tro altan opinion pri si mem: ili nudigadis sian malmodestan bruston (Z); pri la medalo mi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus malmodestaĵo de mia flanko (Z).

    modesta

    Esprimoj:

    vere granda homo estas ĉiam modestaB

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    modesteco, malmodesta

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Kaŝanta aŭ ne alte taksanta siajn meritojn
    montranta nenian pretendemon pri siaj meritoj
    humila
    Prezentanta nealtan meriton, sen luksa, sen pompa, simplx.html">pompx.html">pompa, simpla, sen brila
    malmodesta, fiere montranta siajn kvalitojn, glorama, vanta
    Ne tre alta, ne tre rimarkinda, ne tre valora

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    altx brilx domx glorx humilx luksx meritx ni pompx rimarkx valorx vantx