akvo




  1. [kemio] Likva kombinaĵo de hidrogeno k oksigeno, H2O: pura, distilita akvo; mola akvo (entenanta malpli ol 0,6 g da saloj, precipe kalciaj k magneziaj, en litro); malmola, dura akvo (entenanta pli ol 0,6 g da saloj en litro); sala, mara, saleta, sensala (SIN. dolĉa) akvo; filtri akvon; ili akordas kiel akvo k fajro; ili similas unu la alian kiel du gutoj da akvo; ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron k kiun oni ne povas enkolekti (X).
  1. Tiu likvo, el kiu konsistas pluvo, maro, lagoj k riveroj: la spirito de Dio sin portis super la akvo (Z); la akvo ne fariĝos plu diluvo (X); nur unu klafton sub la akvo staris (ŝipeto) (Z); naĝi sub la akvo; feliĉa, kiel fiŝo en akvo; trapasi la akvon (maron, riveron ks); veturi per akvo (Z) (ŝipe); fali en la akvon; la ŝuoj ne eltenis la akvon; akvo silenta subfosas la bordojn (Z); akvo kura, akvo pura (Z); en akvo malklara oni fiŝkaptas facile (Z); ĝi estas akvo al lia muelilo (Z) (alportas al li profiton, helpon). [VIDU] akvokoko.
  1. Tiu likvo, servanta al la diversaj uzoj de la homa vivo: trinku akvon el via cisterno (X); via vitro miksiĝis kun akvo (X); lakto kun akvo; kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo [...] neniel perdos sian rekompencon (N); trempi haringon en akvo (por sensaligi); akvo k pano servas al sano (Z); se mi lavus min per neĝa akvo [...] (X); postlava akvo; (f) ĵeti malvarman akvon sur ies entuziasmon; [religio] sankta akvo; [VIDU] mineralaj akvoj.
  1. Nomo de diversaj likvoj: lavenda, roza, Kolonja akvo (por la tualeto); gliciriza akvo; plumbacetata akvo, oksigena akvo (Vd oksigena;
    hidrogena peroksido); hipoklorita akvo (por blankigi tolaĵojn ktp); peza akvo ( [kemio] kombinaĵo el oksigeno k deŭterio, D2O, denso 1,106; troviĝas en la ordinara akvo, en proporcio de 1/5 000).
  1. Likva sekrecio de la korpo: de niaj palpebroj elverŝiĝu akvo! (X); tiu respondo venigis akvon en ŝiajn okulojn; ĉe la nura vido kolektiĝas al mi akvo en la buŝo; ellasi akvon (Z) (urini).
  1. Travidebleco k pureco de gemo: diamanto de plej pura akvo; (f) li estas kanajlo de la plej bela akvo.

  • turnakvo (Z)
    Amaso da akvo, rapide turniĝanta pli-malpli funelforme, en rivero, lago aŭ maro.
  • oranĝoflora akvo
    Akvo kun dolĉa parfumo (pro enhavo de iom da nerolio), uzata por aromigi diversajn preparaĵojn en apoteko, kuirejo ktp; kromprodukto de la ekstraktado de nerolio el bigarado.
  • reĝa akvo
    [kemio] Miksaĵo de 3 partoj da klorida acido k unu parto da nitrata acido, kiu solvas i.a. oron (la reĝon de la metaloj) k platenon.
  • akva
    1. Konsistanta el akvo: akva solvaĵo, trinkaĵo, medio.
    1. Vivanta en akvo: akvaj plantoj, bestetoj.
  • akvi (tr) (Z)
    Doni al vegetaĵoj la bezonatan akvon: ŝi akvis sian ĉarman pizon.
    akvumi, ŝprucigi, aspergi, irigacii.
  • akvado
    Ago de tiu, kiu akvas plantojn.
  • akvaro
    Amaso da akvo.
  • akveca
    Entenanta tiom da akvo, ke ĝi iel similas al ĝi: akveca tereno; akvecaj legomoj; akveca kaĉo.
  • akvero
    Guto da akvo.
  • akvilo
    Ilo, konsistanta el ujo, verŝilo k rozo por akvumi.
  • Akvisto
    [astronomio] Konstelacio (Aquarius) de la aŭstrala hemisfero. SIN. Amforo.
  • akvujo
    Ujo aŭ loko, por ricevi k konservi akvon.
  • akvumi (tr)
    Malsekigi, surŝprucigante aŭ trafluigante akvon: ŝi akvumas sian rozarbeton (Z); vi estas kiel ĝardeno akvumata (X); akvumi ŝtofon antaŭ ol ĝin gladi; akvumveturilo.
  • akvafina
    (pp substanco) Facile sorbanta akvon k/aŭ solviĝanta en akvo: koloidoj estas akvafinaj. SIN. hidrofila.
  • akvaltira
    Ema sorbi la aeran mal sekon: kalcia klorido estas akvoaltira substanco.
  • akvimuna
    Ne tralasanta akvon.
    permeabla.
  • elakviĝi
    Eliĝi el akvo: ĉe la forcedo de la inundo la kampoj iom post iom elakviĝis.
  • enakviĝi
    Eniĝi en akvon: la enakviĝintaj salikoj ankoraŭ desegnis la linion de la iama vojo; la ŝipo enakviĝas tri metrojn. (
    mergi. [VIDU] floslinio.)
  • senakva
    1. Ne havanta akvon: senakva regiono. (
      dezerto, arida).
    1. [kemio] Anhidra.
  • subakvigi (Z)
    Meti sub akvon.
  • subakviĝi
    profundiĝi sub la akvon: la submar ŝipo, la baleno subakviĝis.
  • subakvisto (Z)
    Tiu, kiu profesie laboras sub la akvo.
    skafandristo, plonĝi.
  • *superakvi
    Inundi: la ŝtormo superakvis parton de la ebena lando; la herbejoj estis superakvitaj (B).
  • superakvego (Z)
    diluvo.
  • surakviĝi
    [aviado] Ektuŝi la akvan supraĵon, perdante flugrapidecon, por halti flosante.
  • traakvigi
    Irigacii.
  • balastakvujo
    [ŝipoj] Akvujo, kies plenigado ebligas al submarŝipo malleviĝi en la akvo, k inverse.
  • falakvo (Z) = akvofalo.
  • fluakvo
    Akvo fluanta: banu vian korpon en fluakvo (X).
  • fluakveja
    [ekologio] (pp vivulo) Ekskluzive aŭ prefere vivanta en rapide fluanta akvo.
  • fortakvo
    Nitrata acido, miksita kun akvo, uzata en gravurado.
  • gasakvo
    Trinkakvo, entenanta nature aŭ artefare solvitan gason (karbonan dioksidon). SIN. ŝaŭmakvo.
  • kininakvo
    ŝaŭmakvo kun kinino, tonika, uzata kun alkoholaĵo (ĝino).
  • kranakvo
    Akvo liverata domen per tuboj.
  • melisakvo
    Alkoholato kun esenco de folioj de citronmeliso, uzata kontraŭ svenoj.
  • mielakvo (Z)
    Medo.
  • akvo-neafina
    (pp substanco) Ne aŭ malfacile sorbanta akvon k/aŭ solviĝanta en akvo. SIN. hidrofoba.
  • okulakvo (Z)
    Kolirio.
  • reĝakvo = reĝa akvo.
  • sanktakvujo (Z)
    [kristanismo] Speciala kuvo, ĉe la enirejo de preĝejoj katolikaj, por disponigi sanktan akvon al la piuloj.
  • sodakvo
    1. Origine minerala gasakvo aŭ simila artefarita solvaĵo, entenanta natrian karbonaton (sodon 2) k karbonan dioksidon.
    1. [kuirarto] Refreŝiga, dolĉa trinkaĵo kun fruktoekstrakto, ŝaŭma pro karbona dioksido: sodakvo citrona (
      limonado), oranĝa, sasafra, zingibra.
      limonado, gasakvo, ŝaŭmakvo, kolao 2.
  • stagnakveja
    [ekologio] (pp vivulo) Ekskluzive aŭ prefere vivanta en stagnanta akvo.
  • sterkakvo
    Malpura likvo, kiu defluas de sterkamaso.
  • ŝaŭmakvo
    Gasakvo.
  • trinkakvo (Z)
    Akvo sufiĉe pura, por esti sendanĝere trinkata de homoj.
  • tualetakvo
    Alkoholita k aromigita akvo, uzata kvazaŭ parfumo.


  • Esprimoj

    Akvumi ŝtofon (por gladi).
    Barakti kiel fiŝo ekster akvo.
    Bori puton.
    Brogito eĉ sur (malvarman) akvon blovas (korniko vundita propran voston timas).
    Droni en akvoglason.
    Egalaj kiel du akvogutoj.
    El malgrandaj akveroj (gutoj) fariĝas grandaj riveroj (per etaj ŝparoj oni riĉiĝas).
    Elfluigi la amnian likvaĵon.
    En akvo malklara oni fiŝon kaptas facile (profiti el senorda situacio).
    Esti kiel fiŝo en akvo.
    Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
    Fonto abunda je akvo.
    Kolonja akvo.
    Kuraci per akvo.
    Meti akvon en sian vinon.
    Multa akvo defluos, ĝis tiam sub la pontoj (pasos longa tempo ĝis...).
    Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
    Simili kiel du gutoj de akvo.
    Spadofrapo en la akvon.

    Ĉi tio fluas kiel akvo el fonto.
    Ĝi estas akvo al lia muelilo.
    Ĵeti malvarman akvon sur ies entuziasmon.

    El la malnova greka: ὑδρο- (akvo)

    anhidra, anhidrito, anhidro, butilhidroksiTolueno, butilhidroksianizolo, cianhidrino, dehidratigi, ftalata anhidrido, grandfolia hidrangeo, hidracidoj, hidrangeo, hidranto, hidrarg(ovapor)a lampo, hidrarga, hidrargismo, hidrargo, hidrastido, hidrasto, hidrata, hidrati, hidratiĝi, hidrato, hidrazino, hidrazono, hidraŭlika, hidraŭliko, hidridi, hidrido, hidro(benzo)kinono, hidro(gen)karbonato, hidro-, hidrocefalo, hidrodinamiko, hidroelektra, hidroelektro, hidrofila, hidrofoba, hidrofobio, hidrofono, hidrogena, hidrogena klorido, hidrogenbombo, hidrogeni, hidrogeno, hidrogensulfato, hidrogensulfito, hidrogeologio, hidrogeologo, hidrografio, hidrografo, hidroidoj, hidrokarbido, hidrokarbono, hidrokarido, hidrokarito, hidrokero, hidrokorako, hidrokortizono, hidrokotilo, hidroksido, hidroksido, hidroksilo, hidroksio, hidrolizi, hidrolizo, hidrologio, hidrologo, hidrometrio, hidrometro, hidronio, hidroplano, hidropso, hidroreo, hidrosfero, hidrostatika, hidrostatiko, hidrosulfito, hidroterapia, hidroterapio, hidroterma, hidrotermismo, hidroĥero, hidruloj, interna anhidrido, karbonhidrato, karbonhidrido, kinhidrono, pseŭdohidrato, ranmorda hidrokarito, senhidratigi, sulfatanhidrido, sulfitanhidrido

    El la latina: aqua (akvo)

    akvo akvaforto, akvamarino, akvarelo, akvario, akvatinto, akvedukto, akvifolio, akvilegio, akvitano

    Kelkaj kunmetaĵoj

    (subakva) masko, Kolonja akvo, akva, akva diabeto, akva rozo, akvafina, akvaltira, akvaro, akveca, akvero, akvi, akvifoliacoj, akvilo, akvimuna, akvisto, akvo, akvo-neafina, akvoaloo, akvoaraneo, akvobaraĵo, akvobato, akvoblua, akvocikuto, akvodislimo, akvodukto (por distribuo de akvo en urbo), akvoebeno, akvofalo, akvofarbo, akvofobio, akvoforto, akvogaso, akvohejtado, akvohiacinto, akvohorloĝo, akvoj teritoriaj, akvokaŝtano, akvokoko, akvokondukilo, akvokreso, akvokulturo, akvokura cimo, akvolilio, akvomarko, akvomartelo, akvomelono, akvonivela , akvonivelilo, akvopesto, akvopilko, akvopipo, akvoplaneo, akvoplantago, akvopoto, akvoprenejo, akvopulo, akvopumpilo, akvopunkturo, akvorado, akvoralo, akvorezista, akvorozo, akvoskiado, akvoskio, akvoskorpio, akvosoldato, akvotelero, akvotransfaligilo, akvotreti, akvoturnuloj, akvoturo, akvoveture, akvoveturilo, akvoviĝo, akvoŝimoj, akvujo, akvuma veturilo, akvumi, balastakvujo, elakviĝi, enakviĝi, falakvo, fluakveja, fortakvakvo, gasakvo, kininakvo, kolonjakvo, kranakvo, melisakvo, mielakvo, okulakvo, oranĝoflora akvo, peklakvo, pluvakvo, reĝa akvo, reĝakvo, salakvo, sanktakvujo, senakva, sodakvo, stagnakveja, sterkakvo, subakva masko, subakvigi, subakvisto, subakviĝi, superakvego, superakvi, surakviĝi, traakvigi, trinkakvo, tualetakvo, turnakvo, ŝaŭmakvo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akvo ... arida
    seka

    akvon distili
    aspergi
    bani
    drinki
    droni
    esti tralasiva
    fiaski
    filtri
    flui
    irigacii
    kolektiĝi
    liki
    malsekigi
    malsukcesi
    provizi
    sorbi
    trinki
    ŝpruci
    ŝprucigi
    ŝviti

    acipenseredoj
    ŝipospuroj

    (konstelacio)
    H-bombo
    H2O
    Verŝisto (konstelacio)

    acipensero
    aldehido
    alkoholo
    anizaldehido
    argironeto
    banurbo
    brando
    cisterno
    dezerto
    diluvo
    estuaro
    fiŝo
    fluaĵo

    fontano
    forstadministracio
    guaŝo
    guto
    inundo
    lago rivero
    likvo
    medo
    melonsuko
    odekolonjo (Kolonja akvo)
    salivo
    skandinavo
    substanco
    vino

    Ankaŭ vidu:

    dolĉa, fiziko, klara

    Bildvortaro

    Akvoprovizado

    80-01 -23 : publika provizado per trinkakvo
    80-01 : subtera akvonivelo; nivelo de grundakvo
    80-02 : akvoriĉa tavolo; akvohava tavolo
    80-03 : subtera akvofluo
    80-04 : krudakva cisterno
    80-05 : suĉdukto
    80-06 : suĉkorbo kun piedvalvo; fundvalvo
    80-07 : suĉpumpilo kun motoro
    80-08 : vakuofara pumpilo; vakupumpilo kun motoro
    80-09 : rapidfiltra instalaĵo
    80-10 : filtrosablo
    80-11 : filtrila fundo; krado
    80-12 : eldukto por filtrita akvo
    80-13 : purakva cisterno
    80-14 : suĉdukto kun suĉkorbo kaj fundvalvo
    80-15 : ĉefpumpilo kun motoro
    80-16 : premdukto
    80-17 : premaerujo
    80-18 : akvoturo
    80-19 : suprendukto
    80-20 : defludukto por troa akvo
    80-21 : eldukto
    80-22 : ĉefdukto al distribua reto
    80-23 : kloako
    80-24 -39 : fontoinstalaĵo
    80-24 : fontoĉambro
    80-25 : ĉambromuro
    80-26 : luko; enirŝakto
    80-27 : aeruma aperturo
    80-28 : grimpokrampoj; eskalaj feraj krampoj
    80-29 : tera plenigaĵo
    80-30 : eldukta krano
    80-31 : drenkrano
    80-32 : kapfiltrilo
    80-33 : defludukto por troa akvo
    80-34 : funda drentubo
    80-35 : enflutuboj; tuboj el bakita argilo
    80-36 : netralasiva tavolo
    80-37 : antaŭmetitaj rulŝtonoj
    80-38 : akvohava tavolo
    80-39 : argilizolaĵo; tavolo el kompaktigita argilo
    80-40 -52 : individua akvoprovizado
    80-40 : puto
    80-41 : nivelo de grundakvo
    80-42 : suĉdukto (puta subakva pumpilo kun premdukto)
    80-43 : suĉkorbo kun fundvalvo
    80-44 : centrifuga pumpilo
    80-45 : motoro
    80-46 : motorŝirma ŝaltilo
    80-47 : premgardilo
    80-48 : ĉefkrano
    80-49 : premdukto
    80-50 : premaerujo
    80-51 : homluko
    80-52 : konsumdukto
    80-53 : padelrada akvomezurilo; akvokomputilo
    80-54 : akvoaldukto
    80-55 : nombrilmekanismo; nombrilo
    80-56 : vitra tegoplato; klapo kun vitra kovrilo
    80-57 : akvoeldukto
    80-58 : ciferplato de akvomezurilo
    80-59 : montriloj de mezurilo; montriloj de akvokomputilo
    80-60 : tubopumpilo
    80-61 : pinto de ramtubo
    80-62 : filtrilo
    80-63 : nivelo de grundakvo
    80-64 : pumpiltubo
    80-65 : pumpila bordero; pumpilsoklo
    80-66 : manpumpilo


    Eble rilatitaj:

    absolutx, acidx, afinx, akroĥordx, alismx, alitx, aluvix, amforx, anakondx, arbx, -ar, Artezx, azolx, baptx, barkx, batometrx, betonx, bierx, blux, boatx, bolx, bordx, brankx, briozox, brumx, domx, duŝx, florx, fontx, ĝardenx, gasx, glacix, glasx, horloĝx, insulx,/ kulturx, lavx, lutrx, manĝx, materialx, naĝx, nebulx, nubx, olex, ondx, pasx, plantx, potx, putx, radx, sakx, soifx, telerx, tex, tualetx, veturx,

    Iel rilatitaj:

    -ar Artezx Kolonjx Tolux absolutx acidx acipenserx afinx akroĥordx akvafortx akvamarinx akvarelx akvarix akvatintx akveduktx akvifolix akvilegix akvitanx aldehidx alismx alitx alkoholx aluvix amforx anakondx anhidridx anhidritx anhidrx arbx argironetx aridx aspergx azolx banx baptx barkx batometrx benx betonx bierx blux boatx bolx bordx brandx brankx briozox brumx cianhidrinx cisternx dafnix dezertx diluvx distilx dolĉx domx drinkx dronx durx duŝx estuarx fiaskx filtrx fizikx fiŝx florx flosx flux fontanx fontx forstx gasx geologix glacix glasx glicirizx guaŝx gutx hidrangex hidrantx hidrargx hidrastidx hidrastx hidratx hidrazinx hidrazonx hidraŭlikx hidrocefalx hidrodinamikx hidroelektrx hidrofilx hidrofobix hidrofobx hidrofonx hidrogenx hidrogeologx hidrografx hidrokarbidx hidrokarbonx hidrokaridx hidrokaritx hidrokerx hidrokorakx hidrokotilx hidroksidx hidroksilx hidroksix hidrolizx hidrologx hidrometrx hidronix hidroplanx hidropsx hidrorex hidrosferx hidrostatikx hidroterapix hidrotermx hidrx horloĝx insulx inundx irigacix kinhidronx klarx kloritx kolektx kolirix kulturx kurx lagx lavendx lavx lesivx likvx likx lutrx manĝx marx materialx medx mergx mineralx molx naĝx nebulx nubx oksigenx olex ondx pasx pezx plantx plonĝx pluvx potx profundx provizx purx putx radx reĝx riverx rozx sakx salivx salx sanktx sekrecix sekx skafandrx skandinavx soifx sorbx substancx sukcesx sukx telerx tex trinkx tualetx varmx verŝx veturx vinx ĝardenx ŝaŭmx ŝipx ŝprucx ŝvitx