salo

*sal/o

  1. [KOMUNUZO] Natria klorido NaCl, senkolora, kristala, solvebla substanco, uzata por gustigi nutraĵojn aŭ por gardi ilin de putrado: tabla, rafinita, kruda salo; meti lardopecojn en salon; kiam vi estis naskita, oni ne lavis vin per akvo, oni ne frotis vin per salo (X); tro multe da salo malbonigas la manĝon (Z) (pf); (f) vi estas la salo de la tero (N); (analoge) li detruis la urbon kaj semis sur ĝia loko salon (X) (por simbole steriligi la teron); (f simbole por la homa nutraĵo): mi manĝas salon el la reĝa palaco (N).
    halito. [VIDU] fari, pekli.
  1. (f) Io, kio sprite pikas, surprizas en konversacio aŭ verko: la atika salo; ĉu vi gustumis la salon de tiu epigramo?
  1. (ark.) En la malnova kemio, solida, nebruligebla, gustohava substanco: salo de Epsomo (magnezia sulfato); Glaŭbera salo (sodia sulfato); spirigi salojn al ŝveninta fraŭlino.
    salpetro.
  1. [KEMIO] Kombinaĵo, ricevita per anstataŭigo de la hidrogeno de acido per metalo, organika alkalo (ekz. amino) aŭ neorganika alkalo (ekz. amonio).
  • sala
    Enhavanta salon: sala akvo, manĝaĵo, aero; sala petro (evaporito).
  • sali (tr)
    Meti salon en: pli bone ne sali, ol sali tro multe (Z) (pf); sali la supon (B); la larmoj lipojn salas (K); (f) se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? (N); salitaj prezoj (tre altaj).
  • salaĵo
    [KUIRARTO] Nutraĵo, salita por konservado.
    botargo, kipro.
  • saleco
    Proporcio de salo, entenata en io: la saleco de la marakvo.
  • salejo
    Loko, kie oni produktas salon aŭ el marakvo, aŭ el petro.
    sallaguno.
  • saleta
    Iomete sala, kiel akvo ĉe la elfluejo de riveroj.
  • saligi
    [KEMIO] Transformi en salon: saligi acidon.
  • salujo
    Ujeto, en kiu oni metas salon por tabla uzado.
  • salakvo
    1. Peklakvo.
    1. Solvaĵo de kuirsalo en akvo, servanta por fandi neĝon.
  • salgusta
    Havanta saletan guston.
  • salŝtono = evaporito.
  • Sallago
    Grandega marĉo de Utaho (112°30'U, 41°N).
  • Sallaga Urbo
    Usona urbo, fondita de la Mormonoj, ĉefurbo de Utaho (111°55'U, 40°46'N).
  • elsaligi
    [KEMIO] Precipiti per aldono de saloj.
  • sensala
    Ne entenanta salon: sensala akvo (SIN. dolĉa akvo), dieto; (f) sensala ŝerco.
  • kuirsalo
    Marsalo, ne tre rafinita, uzata por kuirado.
  • marsalo
    Salo, ricevita el la elvaporiĝo de salaj akvoj en lagunoj.
  • minsalo
    Minerala salo, ekstraktata el minejo. SIN. halito.
  • odorsaloj
    Amonia karbonato, miksita kun odoraĵoj, kiujn oni spirigis, por kuraci ŝvenon.
  • roksalo, ŝtonsalo
    Minsalo.
  • sezamsalo
    [KUIRARTO] Kondimento el rostitaj sezamsemoj kaj salo.

    salo


    Esprimoj

    Pli bone ne sali ol sali tro multe.
    Piranjoj vivas en nesala akvo.
    Ĉu vi gustumis la salon de tiu epigramo?

    Kelkaj kunmetaĵoj

    elsaligi,kuirsalo,marsalo,minsalo,odorsaloj,piridoksalfosfato,piridoksalo,roksalo,sala,salakvo,salaĵo,salbaseno,saleco,salejo,saleta,salfari,salgusta,sali,saligi,salimposto,sallaga Urbo,sallago,sallaguno,salmarĉo,salo,salodiurez(ig)ilo,salodiureziga,salplanto,salujo,salŝtono,sensala,sezamsalo,ŝtonsalo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    dolĉa (sensala)
    gustohava
    kristala
    kruda
    nebruligebla
    rafinita
    senkolora
    solida
    solvebla
    steriliga
    tabla

    pekli : meti en salon (sal-akvon) (por konservi.)

    botargo
    evaporito (salŝtono)
    fusto
    halito (minsalo)
    kipro
    konservado
    konservaĵo
    natria klorido
    peklakvo (salakvo)
    salo : natria klorido (NaCl), uzata por doni guston al manĝaĵo aŭ por konservi manĝaĵojn; sali: meti salon en/sur (sali manĝaĵon)
    salpetro
    sodia sulfato
    spico

    Ankaŭ vidu:

    konservi.

    Iel rilatitaj:

    -it akvx alkalx amonix aspartx azidx botargx brulx buterx citofilaktx dolĉx evaporitx fustx gusx halitx kiprx kolorx konservx kristalx krudx kuirx manĝx natrix peklx plantx rafinx salpetrx sodix solidx solvx spicx sterilx tablx