vino

*vin/o

  1. Alkohola trinkaĵo, konsistanta el fermentinta suko de vinberoj: juna vino (Z); dolĉa, seka vino; lakto estas pli nutra, ol vino (Z); glaso da vino; glaso por vino (Z); bona vino al la fino (Z) (la plej bona venas laste); akvon prediki kaj vinon trinki; vino, virino, tamburino (ĉiuj plezuroj de la vivo); la vino gajigas la koron de la homo (X); [KRISTANISMO] la konsekrita pano kaj vino (Z); (f) ili trinkas vinon de krimo (X); la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de sia malĉasteco (N); oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn (N).
    mosto.
  1. ĉiu el la diversaj tiaj trinkaĵoj, distingitaj laŭ sia speco, ecoj aŭ regiono: blanka vino (estiĝinta pro fermentado de mosto ricevita de blankaj vinberoj), roz(kolor)a vino (el ruĝaj vinberoj, kiuj fermentis nur parte maceruje), ruĝa vino (kiu ricevis sian koloron pro macera fermentado, nur post kiu ĝi estas elpremita); ĉi-jara vino (kiu ĵus finis sian fermentadon kaj kiun oni rajtas vendi dum tiu sama jaro ekde la mezo de la rikoltjara Novembro); vino kun nomo kontrolita (altkvalita); regiona vino (kun geografia originindiko); tabla vino (tablovino); Bordoza, Kalifornia, Rejnlanda vino; li regalas sin per bonegaj vinoj (Z); oni devas elekti la vinojn laŭ la pladoj, kiujn ili akompanos. [VIDU] vinbotelo, vinfarado, vingustumisto, vinmiksaĵo, vinpremejo, vinpremilo.
  1. Fermentinta suko de aliaj fruktoj aŭ plantoj: palmovino; pomvino.
  • vina
    Rilata al la vino: vina rikolto; vina regiono; vina komerco, eksportado.
  • vineca
    Havanta ian econ de vino, precipe la koloron: vinecaj nuboj.
  • vinejo
    Loko, kie oni tenas la provizojn de vino kaj brando.
  • vinisto
    Oficisto, komisiita pri la prezentado de la vinoj en palaco, aŭ hodiaŭ en restoracio: la vinisto de Faraono (X).
  • vinologo
    Specialisto pri vinologio.
  • vinologio
    Scienco pri la farado de vinoj.
  • *vinbero
    La frukto de vinberujo: manĝi vinberojn.
    uvo.
  • moskatela vinbero
    Vinbero kun karakteriza, iom moska gusto.
  • vinbera
    Rilata al la vinberoj: karpoj kun bruna vinbera saŭco (Z); vinbera acido (vulgara nomo de optike neaktiva tartrata acido).
  • vinberaro
    Grapolo de vinberoj.
  • vinberejo, vinberĝardeno
    Plantejo de vinberujoj: kiel paliso en vinberejo (Z); Noa plantis vinberĝardenon (X); niaj vinberĝardenoj burĝonas (X); vinberĝardenojn vi plantos sed vinon vi ne trinkos (X).
  • vinberisto
    Kamparano, kiu kultivas vinberujojn.
  • vinberujo, vinarbusto
    1. [BOTANIKO] Arbusto (vina vito) verŝajne origina el SU Azio, kultivata jam antaŭ

    ĉ. 6 000 j precipe por la beroj, manĝataj freŝaj aŭ sekigitaj aŭ uzataj por vinproduktado.
    1. Vinberujo 1 kaj kelkaj aliaj sp-oj de vito same uzataj, i.a. labrusko.
  • vinberbranĉo
    ĉiu el la vinberportantaj branĉoj de vinbertrunko: vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj (Z). SIN. sarmento.
  • vinbertrunko
    La trunko de vito: viaj mamoj estu kiel la penikoj de vinbertrunko (X). SIN. rebo.
  • vinfolio
    Folio de vinberujo: [KUIRARTO] farĉitaj vinfolioj (Grekia kaj Magreba specialaĵo).
  • agavvino
    Pulko.
  • desertvino
    Vino kun plialtigita alkoholkvanto.
  • glacivino
    Vino, kies beroj estis rikoltitaj dum frosta temperaturo.
  • mielvino
    Medo.
  • muskatvino (evi) = moskatelo.
  • muskatvinbero (evi) = moskatela vinbero.
  • palmvino
    Alkohola trinkaĵo ricevita per fermentado de la suko de la spadiko de kokoso kaj de aliaj palmoj.
    arako.
  • pirvino
    Trinkaĵo el fermentinta suko de piroj.
  • pomvino
    Cidro.
  • rekrementovino
    Vino, farita el la akveca restaĵo de la postprema vinberrekremento, kien oni sukeras kaj fermentigas; pasintece produktata dum mizeraj jaroj.
    ŝnapso.
  • riz (o)vino
    Trinkaĵo el fermentigita rizo. SIN. sakeo.
  • *sekvinberoj
    Sekigitaj kaj konservitaj vinberoj: bruna miksaĵo el sekvinberoj, cinamo kaj nuksoj (Z); sekvinbera saŭco (Z). SIN. rosinoj.
  • spicvino
    Vino, preparita kun aromaĵoj, kaj ordinare trinkata varma.
  • ŝaŭmvino
    Vino, tiel preparita, ke ĝi ŝaŭmas, kiam verŝita.
    ĉampano.
  • tablovino
    La plej malalta vinkategorio.

    vino


    Esprimoj

    Abomeni trinki akvon.
    Allogis la vinberoj Sed estis tro alte (fablo : Kalocsay).
    Barelo likas.
    Esti fiera de sia kelo bone provizita.
    Jen vino, kiu havas korpon.
    Korki botelon.
    La fundo de barelo (la senfunda barelo de Danaidinoj).
    La mosto fermentas en la tino.
    La vino gajigas la koron de homo.
    Maŝino por aŭtomata korkado de la ĉampanboteloj.
    Por vino bona ŝildo ne bezona.
    Provi vinon per gustumado.
    Subĉerpi per sifono.
    Unuaranga kvalito de vino.
    Versi akvon en sian vinon (= kompromisemi).
    Via vino estas abomena acidajo.
    Vino dispozicias al dormo.
    Vino laboras (= fermentas).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Burgonja vino, Mozelvino, Portovino, agavvino, desertvino, glacivino, mielvino, moskatela vinbero, muskatvinbero, muskatvino, palmvino, pirvino, pomvino, sekvinberoj, spicvino, tablovino,vina,vina vito, vinarbusto, vinbera, vinberaro, vinberbranĉo, vinberejo, vinberfolio, vinberisto, vinberkultivisto, vinbero, vinbertrunko, vinberujo, vinberĝardeno, vinbotelo,vineca,vinejo, vinfarado, vinfolio, vingustumisto,vinisto, vinkelo, vinlaŭso, vinlisto, vinmiksaĵo,vinologio,vinologo, vinpremejo, vinpremilo, vinrikolto, ŝaŭmvino

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    Bordoza
    Kalifornia
    Rejnlanda
    acida
    blanka
    delikata vino
    dolĉa
    fajna
    fruktogusta vino
    glaciigita
    juna
    maljuna
    markhava vino
    moska
    pura vino (= sen akvo)
    ruĝa
    seka (= maldolĉa)

    adulteri
    bapti vinon
    distili
    falsi
    fermenti
    spili barelon
    trinki

    alambiko
    alkoholo
    arako
    barelo
    brando
    cidro
    grapolo
    klareto
    komerco
    medo (mielvino)
    moskatelo (muskatvino)
    mosto
    pulko (agavvino)
    rekremento de vinberoj
    restoracio
    rikolto
    sakeo
    uvo (vinbero)
    vito
    ĉampano
    ŝnapso

    Ankaŭ vidu:

    agrikulturo

    Bildvortaro

    231 : Vinberkulturo, vitkultivado
    231-01 -18 : vinregiono
    231-01 : dratspalira vinberejo, vinberĝardeno, vitejo
    231-02 -9 : vinberujo, vito
    231-02 : vinberbranĉo, rebbranĉo
    231-03 : ŝoso
    231-04 : vitfolio
    231-05 : vinberaro, vinbergrapolo, uvo
    231-06 : vinberujo, rebo
    231-07 : fosto
    231-08 : spalirstreĉa drato
    231-09 : dratspaliro
    231-10 : kolektujo (sitelo, dorstino)
    231-11 : rikoltantino
    231-12 : tigotondilo
    231-13 : vinberisto, vitkultivisto
    231-14 : tinportanto
    231-15 : dorstino
    231-16 : vinberĉaro
    231-17 : ŝtupareto
    231-18 : viteja traktoro

    231 : Vinberkulturo, vitkultivado
    231-01 -18 : vinregiono
    231-01 : dratspalira vinberejo, vinberĝardeno, vitejo
    231-02 -9 : vinberujo, vito
    231-02 : vinberbranĉo, rebbranĉo
    231-03 : ŝoso
    231-04 : vitfolio
    231-05 : vinberaro, vinbergrapolo, uvo
    231-06 : vinberujo, rebo
    231-07 : fosto
    231-08 : spalirstreĉa drato
    231-09 : dratspaliro
    231-10 : kolektujo (sitelo, dorstino)
    231-11 : rikoltantino
    231-12 : tigotondilo
    231-13 : vinberisto, vitkultivisto
    231-14 : tinportanto
    231-15 : dorstino
    231-16 : vinberĉaro
    231-17 : ŝtupareto
    231-18 : viteja traktoro


    Iel rilatitaj:

    Anakreonx Bakĥx Bordozx Boĵolezx Burgonjx Kalifornix Mozelx Portx Rejnx acidx adulterx agavx agrikulturx akaĵux akvx alambikx alkoholx amforx arakx arbustx baptx barelx berx bierx blankx botelx brandx cidrx delikatx desertx distilx dolĉx ebrix fajnx falsx farx fermentx folix fruktx gajx glacix glasx grapolx gustx junx kelx klaretx komercx kuirx kulturx kvalitx laŭsx listx manĝx markx medx mielx miksx moskatelx moskx mostx muskatx palmx pirx pomx premx pulkx purx rekrementx restoracix rikoltx ruĝx sakex sekx spicx spilx tablx trinkx uvx vitx ĉampanx ŝaŭmx ŝnapsx