substanco

substanc/o (2)

  1. ĉiu aparta speco de materio: poroza, peza, travidebla substanco; substanco de vegetaĵa origino; [ANATOMIO] la griza substanco (konsistanta ĉefe el ĉelaj korpoj de neŭronoj), la blanka substanco (el nervaj fibroj) de la mjelo kaj cerbo.
  1. La esenca aŭ plej grava parto de io; tio, kio estas vere reala en io: la substanco de lia rezono, de la prelego; enestas en tiu libro malpli da substanco ol da brilo.
  1. [FILOZOFIO] Daŭra realaĵo, konceptata kiel subportanta kaj unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sensoj, kaj kiel manifestiĝanta per ili: la distingo inter la substanco kaj ĝiaj akcidencoj, bazo de la Aristotela doktrino, estis alprenita de la katolika eklezio por formuli la dogmon de la eŭkaristio; Filo, [...] plena bildo de Lia substanco (N).
  • substanca
    Rilata, apartenanta al la substanco: la substanca realaĵo; (f) fari substancajn ŝanĝojn en la projekto (esencajn).
  • samsubstanca
    Havanta tian saman substancon, kiel iu, io alia: La Patro, la Filo kaj la Spirito Sankta estas samsubstancaj; Jesuo Kristo [...] samsubstanca kun la Patro (Simbolo de Niceo).
  • transsubstanciĝado
    [KRISTANISMO] En la katolika teologio, ŝanĝo de la substanco de pano kaj vino en la karnon kaj sangon de Jesuo Kristo sen ŝanĝo de la formo.

    substanco


    Iel rilatitaj:

    adsorbx adstringx afrodizix agaragarx akvx aldehidx aldx alifatx alkaloidx alotropx ambrx aminx antibiotikx antracenx apreturx barbiturx benzenx bufrx cibetx korpx materialx objektx paperx samx