oleo

*ole/o


I-
  1. Grasa likvo de origino vegetaĵa (olivo, lino, nukso), animala (baleno, foko) aŭ minerala (nafto, skisto), uzata por nutrado, medicino, lumigado, arto, industrio kaj religiaj ceremonioj: oliva, nuksa, minerala oleo; oleo por lumigado (X); tuberoj kaj ulceroj, kiuj ne estas moligitaj per oleo (X); kiel la bona oleo, kiu de la kapo defluas sur la barbon (X); la sankta oleo (X) (por ritoj); enverŝi oleon en la fajron (Z) (eksciti ardon de disputantoj); oleokruĉo.
    esenco.
  1. Tiu sama substanco, rigardata kiel simbolo de dolĉeco, mildeco, vivofacileco: via nomo similas al elverŝita oleo (X); ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo (X); iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon (X); la maro aspektis el oleo; verŝi oleon sur la ondojn (kvietigi kverelon).
  1. (evi) = petrolo: oleodukto.
  • esenca oleo = vegetaĵa esenco.
  • etera oleo (ark.) = esenco 4, 5.
  • olea
    1. Enhavanta oleon: oleaj farboj; oleaj haroj, olea haŭto.
    1. Milda kiel oleo: karaktero olea (Z); maro olea.
  • olei (tr)
    ŝmiri per oleo: olei maŝinon, ŝlosilon, la hokojn de la pordo (Z); ili ne oleas sin plu (B); oleita papero; sanktolei (Z).
  • oleaĵoj
    ĉiuj oleaj substancoj, uzataj en industrio.
  • oleata acido [VIDU] oleata (acido).
  • oleeco
    Eco de oleaĵoj.
  • oleilo
    Organo de maŝino, kiu entenas oleon aŭ grasaĵon, por lubriki la frotojn.
  • oleino
    [KEMIO] Likva graso, triglicerido de oleata acido.
  • oleosomo
    [BOTANIKO] Organeto de iuj vegetajaj ĉeloj, riĉa je lipidoj, troviĝanta i.a. en semoj.
  • oleujo
    Vazeto, por enteni la oleon uzatan dum manĝo.
  • oleodona
    Liveranta oleon: oleodonaj plantoj, fruktoj.
  • oleometro
    En veturilo, indikilo pri la nivelo de oleo.
  • balenoleo, *fiŝoleo, moruoleo
    Oleo ekstraktata el tiuj bestoj kaj uzata por diversaj celoj.
  • dizeloleo = gasojlo.
  • gasoleo = gasojlo.
  • kamforoleo
    Olea solvaĵo de kamforo, uzata injekcie en medicino.
  • kreozotoleo
    [KEMIO] Peza frakcio de la karba gudro, uzata kiel konservilo por ligno.
  • linoleo
    Oleo, ekstraktata el linsemoj, sekigebla, t.e. oksidebla al malmola, seka maso, kaj tial uzata en oleaj farboj por pentristoj kaj por akvimunigi teksaĵojn.
  • linoleumo
    Juta teksaĵo, ne penetrebla de akvo, dense ŝmirita per lino bolinta kun plumba aŭ mangana dioksido kaj miksita kun koloriloj, rezino kaj korna pulvoro, uzata por kovri plankon, skulpti gravurojn ks.
  • manĝoleo
    Vegetaĵa oleo, uzata en homa nutrado. [VIDU] arakido, juglando, kolzo, olivo, palmo.
  • migdaloleo
    Oleo, ekstraktata el la dolĉaj migdaloj kaj uzata precipe en dermatologio.
  • olivoleo
    Oleo, produktata per premado de maturaj olivoj.
  • palmoleo
    Oleo kuirarte kaj industrie uzata (i.a. en fabrikado de margarino).
  • parafinoleo
    Vd parafino.
  • sanktoleo (Z)
    [RELIGIO] Oleo, uzata por liturgiaj celoj.
    krismo.
  • sanktolei (tr)
    ŝmiri parton de la korpo (frunton, manojn), por beni aŭ konsekri: sanktoleu la keston de atesto (X); mi sanktoleis vin reĝo super Izrael (X).
  • sanktoleito
    1. Reĝo aŭ pastro sanktoleita (hebree 'Mesio', helene 'Kristo'): tiele diras la Eternulo pri sia sanktoleito Ciro (X); ne tuŝu miajn sanktoleitojn kaj al miaj profetoj ne faru malbonon (X).
    1. [KRISTANISMO] Malsanulo, kiu ricevis la sanktoleadon.
  • sanktoleado
    1. [KRISTANISMO] Rito, en kiu oni sanktoleas reĝon, pastron ks.
    1. [KRISTANISMO] Sakramento, destinita al la malsanuloj.
  • ŝtonoleo = nafto.
  • II- [BOTANIKO] G. (Olea el oleacoj) de dukotiledonaj daŭrafoliaj arboj kaj arbustoj kun ledecaj, integraj folioj, kun malgrandaj, blanketaj floroj en ofte densaj infloreskoj, kaj kun fruktoj (drupoj) ovoidaj aŭ elipsoidaj; ĉ. 30 sp-oj el la Malnova Mondo, kelkaj, precipe olivarbo (O. europaea), kultivataj por oleoriĉaj drupoj uzataj en preparo de olivoleo.
  • oleacoj
    Fam. (Oleaceae) de arboj kaj arbustoj kun ĝenerale kontraŭe duopaj folioj kaj kun floroj, malofte senperiantaj, karakterizataj de 4 (5) kuniĝintaj sepaloj, 4(5) kuniĝintaj petaloj kaj ofte nur 2 stamenoj; ĉ. 615 sp-oj el 24 g-oj, i.a. oleo, frakseno, jasmeno, ligustro kaj siringo.

    oleo


    Esprimoj

    Enverŝi oleon en la fajron.
    Kvietiĝis, lia kero.
    La maro aspektis el oleo.
    Oleo de hepato de moruo (gadoleo).
    Pentri per oleo, akvarelo, per etaj, delikataj tuŝoj.
    Tomato, ajlo kaj olivoleo mirinde akordas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    arakida oleo, arakidoleo, balenoleo, dizeloleo, esenca oleo, etera oleo, fiŝoleo, gasoleo, kamforoleo, kolzoleo, kreozotoleo, linoleo, linoleumo, manĝoleo, migdaloleo, moruoleo,olea,oleacoj,oleata acido,oleaĵoj,oleeco,olei,oleilo,oleino, ŝtonoleooleo, oleobildo, oleodona, oleofonto, oleolampo, oleometro, oleopalmo, oleopentro, oleopneŭmata, oleorafano, oleorapo, oleoreziduo, oleorezino, oleosomo, oleotruo, oleoŝlimo,oleujo,oleumilo, olivoleo, onagra oleo, onagroleo, palmoleo, papavoleo, parafinoleo, parafinoleo, ricinoleata acido, ricinoleo, sanktoleado, sanktolei, sanktoleito, vitriololeo, ŝtonoleo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    animala
    arakida
    balena
    dolĉa
    foka
    juglanda
    kolza
    lina
    milda
    minerala
    nafta
    nuksa
    oliva
    palma
    pura
    sankta
    skista
    vegetaĵa
    vivofacileca

    friti : prepari manĝaĵon en graso aŭ oleo per varmego
    lubriki
    lumigi
    nutri
    unkti (sanktolei)
    ŝmiri
    ŝanĝi oleon

    Mesio, Kristo (sanktoleito)

    esenco
    farbo
    graso : facile ŝmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo.]; grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj)
    haro
    haŭto
    industrio
    konfirmacio
    likvo
    lipioleacodo
    malvarme elpremita olivoleo
    margarino
    medicino
    nafto (ŝtonoleo)
    oleaco
    olivo : manĝebla oleeca frukt(et)o de Mediteranea arbo kun ledecaj folioj (Olea europaea)
    parafino
    parfumo : bon-odora substanco solvita en alkoholo aŭ oleo
    religio
    semo

    Ankaŭ vidu:

    akvo. boli. butero. graso. sankta. viando.

    Iel rilatitaj:

    Kristx Mesix akvx aleŭritx amforx animalx arakidx arbx arganix balenx banx bildx bolx buterx dizelx dolĉx donx esencx eterx facilx fajrx farbx fiŝx florx fokx fontx fritx gasx grasx harx haŭtx industrix juglandx kamforx kolzx konfirmacix korpx kreozotx kuirx lampx likvx linoleumx linx lipidx lubrikx lumx manĝx margarinx materialx medicinx metrx migdalx mildx mineralx morux naftx nuksx nutrx odorx olivx onagrx palmx papavx parafinx parfumx pentrx pneŭmatx purx rafanx rapx religix rezidux rezinx ricinx sakx sanktx semx skistx somx trux unktx varmx vegetx viandx vitriolx ŝanĝx ŝlimx ŝmirx ŝtonx