ŝaŭmo

*ŝaŭm/o

  1. Svarmo da veziketoj kunformiĝantaj el boligata, forte kirlata aŭ fermentanta, likvo: la altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo (Z); forblovi la ŝaŭmon de glaso da biero; kirli ovoblankon al ŝaŭmo.
  1. Iom simila aspekto de la salivo aŭ ŝvito de ekscitita besto aŭ frenezulo: kurĉevaloj kovritaj de ŝaŭmo; spirito konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo (N); (f) kun ŝaŭmo sur la buŝo mi kuras hejmen (Z).
  1. (f) Io malsolida, senenhava: malaperos Samario, kiel ŝaŭmo sur la supraĵoj de akvo (X); lia tuta parolado estis nur ŝaŭmo.
  • ŝaŭma
    Prezentanta ŝaŭmon: ŝipoj, trenante post si longan ŝaŭman postsignon (B); ŝaŭma vino, omleto.
  • ŝaŭmi (ntr)
    1. Eligi ŝaŭmon: cidro, ĉampano ŝaŭmas; la ondoj ŝaŭmis kontraŭ la roko; [KEMIO] kiam acido atakas iujn substancojn, ĝi ŝaŭmas; (pp salivo) koleraj vortoj puŝiĝis el lia ŝaŭmanta buŝo (Z); ŝaŭmi pro furiozo (B).
    1. Abundi je vigleco, viveco: Babilono, kie la vivĝojo ŝaŭmis en la templo de la dioj (Z); ĉie la vivo ŝaŭmas (B).
  • ŝaŭmado
    Stato de likvo, kiu ŝaŭmas: la ŝaŭmado de la torento.
  • ŝaŭmaĵo
    1. [KUIRARTO] ŝaŭmeca deserto aŭ antaŭdeserto, preparita el kremo kaj ovoblanko kirlitaj: ĉokoladoŝaŭmaĵo.
    1. [KUIRARTO] Similkonsista manĝaĵo nedolĉa: tinusŝaŭmaĵo.
  • ŝaŭmigi
    Fari, ke io ŝaŭmu: ŝaŭmigi ĉampanon.
  • ŝaŭmigilo
    [KUIRARTO] Ilo por bati ovojn aŭ kremaĵon ĝisŝaŭme.
  • disŝaŭmiĝi
    Foriĝi, malaperi kiel ŝaŭmo: niaj klopodoj vane disŝaŭmiĝis.
  • senŝaŭmigi
    Forigi de io la ŝaŭmon: senŝaŭmigi supon.
  • senŝaŭmigilo
    [KUIRARTO] Granda kulero kun truoj por forigi ŝaŭmon flosantan sur likvo.
  • marŝaŭmo
    1. ŝaŭmo de forte kirlata maro.
    1. [GEOLOGIO] Sepiolito.
  • metalŝaŭmo
    Skorio.

    ŝaŭmx


    Iel rilatitaj:

    akvx bavx bierx bobelx bolx cibetx eferveskx flux kuirx materialx ovx vinx