ondo

*ond/o

  1. Arkoforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de maro, lago, ks, sub la blovo de la vento: unu sola ondo transĵetiĝis super ŝi (Z); tiu alta pinto pendanta super la bruantaj ondoj de la maro (Z); la malgranda ŝipeto tranĉis la ondojn (Z); neniu bato de ondo estis aŭdebla (Z); unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝinte ĉe la dunoj, elĵetis korpon sur la marbordon (Z); ondoj kovritaj de blanka ŝaŭmo (Z); la flustrantaj ondoj (de Rejno) (Z).
    hulo, surfo.
  1. Tio, kio prezentas tian saman alternon de leviĝoj kaj malleviĝoj: dunoj staris kvazaŭ grandegaj en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo (Z); tritikaj spikoj rulis ondojn da oro (Z); la ondoj de fluganta virina hararo; ondoj de flagranta flamo, torĉo; (f) varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno (Z).
  1. Tio, kio progresas per sinsekvaj antaŭeniĝantaj linioj, per interrompitaj masoj: ondoj da promenantoj (B); [ARMEOJ] kuratako per ondoj; la unua ondo da tankoj, da bombaviadiloj; (f) la fremdaj elementoj dronigis en siaj ondoj la antaŭajn loĝantojn (B).
  1. (f) Provizora intensiĝo de ia sento, influo, fenomeno: ondo da revoj (Z); ondo da simpatio kuris tra la lando; ondo da entuziasmo, da prospero, da ekonomia deprimo; ondo da malvarmo (temperatura malaltiĝo, pasanta super larĝa areo); tiam aperis granda strikondo; protestondoj leviĝis ĉie.
    fluo.
  1. [FIZIKO] Vibrado kun moviĝanta fazo: materiaj ondoj (kie vibradas molekuloj de gasa, likva aŭ solida materio); amortizita, portanta, sona ondo; progresanta ondo, staranta ondo. [VIDU] ondoformo, ondofunkcio, ondogvidilo, ondolongo, ondopaketo.
  • elektromagnetaj ondoj
    Ondoj, uzataj en radiotelefonio; ondoj longaj (kies longo estas inter 1 000 kaj
    1. 000 m), mezlongaj (inter 100 kaj 1 000 m), mallongaj, kurtaj aŭ dekametraj (inter 10 kaj 100 m); ultrakurtaj (malpli ol 10 m).
  • fundamenta ondo
    [TELEKOMUNIKOJ] ĉefa furiera komponanto de kompleksa ondo, kaj kiu havas saman frekvencon.
  • onda
    1. Karakterizata de ondoj: onda movo, maro, flamo; la ondaj konturoj de drapiraĵo; onda lado.
    1. [FIZIKO] Rilata al ondo, al la studo de la onda vibrado: la onda fiziko, mekaniko, teorio; [ELEKTRO] duononda (SIN. unualternanca), plenonda (SIN. dualternanca) rektifo.
  • ond (ad)i (ntr)
    Leviĝi kaj malleviĝi aŭ iom post iom disvastiĝi, kiel ondoj: ondas flamo (
    flagri); la ondanta amaso (B); ondis seninterrompe ĉeno da veturiloj (B); la popolo en senordaj grupoj ondadis tien kaj reen (Z); (f) el centoj da gorĝoj ondas la konataj sonoj de l' himno; en mia brusto ondas malkviete kuraĝa entrepreno (Z); tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero.
  • ondego
    Tre alta ondo: venis ondego, kiu simile al frakasanta roko ruliĝis trans la buspriton (Z); seismaj ondegoj.
    cunamo.
  • onderoj
    Polvo el marakvo, blovata de la vento, kiam ekŝaŭmas la ondoj.
  • ondigi
    [FIZIKO] Kaŭzi ondojn en iu medio.
  • ondigilo
    [ELEKTRO] Aparato, servanta por transformi kontinuan kurenton, ekz. el akumulatoro, en alternan kurenton kaj uzata por nutri aparatojn, kiuj ne akceptas eĉ unusekundan mankon de nutrado dum ilia funkciado, ekz. komputiloj.
  • ondiĝ (ad)i
    Estigi, formi ondojn: kiam la vento blovas super la greno, ĉi tiu ondiĝas kiel la maro (Z); la junaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen (Z); la plorego de la ondiĝantaj lagoj (B); en la profundo ondiĝadis palmaj arboj (Z); ŝiaj longaj haroj ondiĝadis ĉirkaŭ la kapo (Z); multekostaj ŝtofoj [...] disvolvitaj kaj ondiĝantaj (Z); (f) tio ondiĝis en la pensoj de A. (Z).
    boli, kisi, plaŭdi, ruli, ŝaŭmi, ŝveli, leviĝi.
  • ondiĝo
    Sinsekva leviĝo kaj malleviĝo de ondo: la ondiĝoj de la akvo, (f) de la prezoj.
  • ondumi (tr)
    Prilabori ion, por ke ĝi prezentu regulan aron da ondoj aŭ sulkoj: ondumi la harojn; ondumi tolon, ladon.
  • ondumita
    [HERALDIKO] Havanta siajn randojn en formo de malaltaj ondoj.
  • ondumado
    Ago de tiu, kiu ondumas: konstanta ondumado; perakva ondumado de hararo.
    buklo.
  • ondoforma
    Prezentanta la formon de sinsekvaj ondoj: ondoforma pejzaĝo; mallumaj nuboj, kiuj ondoforme leviĝis ĉiam pli kaj pli alten (Z); la laŭdata brusto tiel ondoforme ekmoviĝis, ke [...] (Z).
  • ondometro
    Frekvencometro.
  • disondo
    Sulko, kiun ŝipo lasas malantaŭ si.
  • surondigo
    [TELEKOMUNIKOJ] Radiotelefonia aŭ televida prezentado de intervjuo, sceno, teatraĵo ks.
  • mikroondo
    [FIZIKO] elektromagneta ondo kun ondlongo inter 1 m kaj 1 mm: mikroonda kuirilo.
  • portondo
    Altfrekvenca ondo 5, modulita per telegrafaj signaloj aŭ telefoniaj kurentoj.
  • radioondo
    elektromagneta ondo.
  • ŝokondo
    [FIZIKO] Ondo, kaŭzata de objekto moviĝanta pli rapide ol ondoj en la ĉirkaŭa medio.
    maĥo.
  • ŝvelondo
    Hulo.

    ondo


    La maro (forte perturbata) ŝtormas, ĵetadas altajn ondojn,malkviete ĵetigas sur la teron.La nova ondo en filmarto.La ondoj elĵetis korpon sur la bordon.La pruo dividis la ondojn.La ŝipo estis lulata de facilaj ondoj, trenante post si longan ŝaŭmanpostsignon.La unua ondo da bombaviadiloj.Tiu aparato ne ricevas la ultrakurtajn ondojn.Vento plugis grandajn ondojn.
    akvomaso.droni.fluo.maro.ondokavo.Plaŭdi (ondoj).Radiofoniaj kurtaj ondoj.sulko.vento.
    akvo.

    Iel rilatitaj:

    akvx bolx brodkastx cunamx eĥx flux formx havenx kombx marx strandx