blua

  1. Sam· kolora kiel taga sennuba ĉielo: bluaj okuloj (Z); blua cejano, vinko; sur mallume blua maro montriĝis blankaj velŝipoj (Z); blua papero, krajono, rubando; blua kitelo, laborvesto.
  1. Distingiĝanta per tia (proksimuma) koloro: blua sango (nobela); la blua rubando (insigno de la plej rapida transnavigado de iu oceano); [ MEDICINO] la blua malsano (nomo de denaskaj afekcioj, kaŭzataj de misformiĝoj de la koro aŭ de la dikaj vaskuloj, k donantaj bluan nuancon aŭ bluetan koloron al la haŭto.
    cianozo); [VIDU] blua infano; Ka

estis tute blua de malvarmo (Z). [VIDU] barbo, ŝtrumpo.
  • Blua
    Nomepiteto de kelkaj geografiaĵoj: la Montoj Bluaj (en Usono: 82°U 36°N; en Aŭstralio: 150°E, 34°S); la Nilo Blua (elfluanta el Etiopio: 32°35'E, 15°36'N); la Rivero Blua (SIN. Jangzio).
  • bluo
    Koloro aŭ farbo blua: Prusa, marista, ĉiela bluo; lesiva bluo (farbo, kiu donas al la tolaĵo pli blankan nuancon).
  • bluaĵo
    Io blua: la vejnoj faris bluaĵon sub la delikata haŭto; bati bluaĵon al iu (Z) (kontuzon); havi bluaĵon sub la okulo (Z).
  • blueta
    Nur proks. blua: li flugis al la blueta Mediteranea Maro (Z).
  • bluigi
    Fari blua: bluigi akvon per metilenbluo; la lipoj de Horus (mortanta) bluiĝis (B).
  • akvoblua (Z)
    Blua kiel akvo.
  • alkalbluo
    [KEMIO] Blua koloraĵo, uzata kiel indikanto.
  • cejanbluo
    Bluo simila al tiu de cejano.
  • metilenbluo
    Intense blua koloraĵo, malforte antisepsa.
    blua

    blua


    apenaŭ kuirita bovsteko.ardezblua.cejano.Esti tute blua de malvarmo.Havi bluaĵojn sub la okuloj ; blue kadritajn okulojn.La blua malsano (blua infano).lazura, hel'blua.marista bluo.novulo, novbakito, novsoldato, rekruto.Okuloj bluaj kiel ĉielo.prusa bluo.timego.
    koloro.

    Iel rilatitaj:

    MEDICINO akrocianozx akvx alkalx blankx cejanx cianx farbx kolorx marx prusx ĉielx ŝtrumpx