lesivo

*lesiv/o

  1. [HISTORIO] Likvo, kiun oni preparis, fluigante varman akvon sur tavolo da vegetaĵa cindro, kaj uzis por lavi tolaĵojn: se mi purigus miajn manojn per lesivo (X); (f) instruu la vundan langon, kiun la lesivo de senreviĝoj mordis (K).
  1. Industria pulvoro, entenanta diversajn alkalajn aŭ neŭtrajn elektrolitojn, kiun oni solvas en varman akvon, por la sama uzado.
    deterganto.
  1. Koncentrita alkala solvaĵo de kalia aŭ natria karbonato, uzata por purigi kaj lavi murojn, plankojn, malnovajn meblojn ks.
  1. [KEMIO] (analoge) Koncentrita alkala solvaĵo de hidroksido, pli speciale de natrio (NaOH: soda lesivo) aŭ de kalio (KOH: potasa lesivo).
  • lesivi (tr)
    1. Purigi (tolaĵon) en lesivo.
      detergi.
    1. Purigi (lignajn panelojn, pentritajn murojn ks) per alkala aŭ acida akvo.
  • lesivejo
    Loko, kie oni lesivas.
    lavejo.
  • lesivmaŝino
    Lavmaŝino.
    detergi.
  • vazlesivo
    Lesivo, uzata por lavi manĝilaron.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    akvx detergantx domx karbonatx lavx likvx pulvorx purx