ŝpruci

*ŝpruc/i (ntr)

  1. Rapide kaj forte eliĝi en fluo aŭ en gutoj: tute apude ŝprucis fonto (Z); sub la vento la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen (Z); ŝi fosis per siaj manoj, ĝis la sango komencis ŝpruci el ŝiaj fingroj (Z); larmoj ŝprucis el liaj okuloj; (analoge) fajreroj ŝprucis el ĝi (Z).
  1. (f) Rapide, subite montriĝi kun viveco: ĉie ŝprucas freŝa forto kaj nova vivo; ĝojo ŝprucis el ĉiuj okuloj; spasme ŝprucanta gajeco (Z); tia poezio fonte ŝprucas.
  • ŝpruc!
    Onomatopeo, imitanta la bruon de eliganta saŭmakvo.
  • ŝpruca
    Tia, ke ĝi ŝprucas: ŝpruca fonto, akvo; (f) ŝpruca sprito.
  • ŝpruc (ad)o
    Ag(ad)o de io, kio ŝprucas: admiri la koloran ŝprucadon de la fontanoj.
  • ŝpruc (aĵ)o
    Tio, kio ŝprucas: la aŭtoj flankenĵetis ŝprucojn da koto.
  • ŝprucigi
    Fari, ke io ŝprucu: ŝprucigi insekticidon sur murojn, sur plantojn; ŝprucigi farbon sur karoserion; fontoj ŝprucigantaj akvon (Z); (f) ŝprucigu morton el viaj okuloj! (Z).
  • ŝprucigilo
    Aparato, servanta por ŝprucigi likvon: ŝprucigilo de ĝardenisto, de farbisto (pistolo), de gladilo (por ŝprucigi akvon sur gladendaĵon); estinga ŝprucigilo.
  • disŝpruci
    Dise ŝpruci: li plonĝis kaj gutoj disŝprucis sur la rigardantojn; ilia sango estos disŝprucigita kiel polvo (X).
  • elŝpruci
    Eligi, ŝprucante: la sango elŝprucis fonte (Z).
  • enŝprucigi
    1. [TEKNIKOJ] Enigi sub premo: enŝprucigi akvon, oleon en aparaton, maŝinon.
      injekti.
    1. [MEDICINO] Penetrigi likvan medikamenton tra la anuso en la rektumon aŭ tra la vulvo en la vaginon: doni al iu enŝprucigon.
  • enŝprucigilo
    Aparato por enŝprucigi, teknike, medicine aŭ higiene.
  • forŝprucigi
    Forigi per ŝprucado de akvo: forŝprucigi ŝlimon el maŝinkaldrono; forŝpruciga kluzo.
  • forŝprucigilo
    Aparato, kiu servas por forŝprucigi: forŝprucigilo de klozeto.
  • reŝpruci
    ŝpruci en kontraŭa direkto pro trafita obstaklo.
  • surŝprucigi
    Fari, ke io ŝprucu sur iun aŭ ion: surŝprucigi sanktan akvon sur la preĝantojn; la aŭto surŝprucigis la pasantojn; surŝprucigi bedon.

    ŝpruci


    Iel rilatitaj:

    akvx aspergx banx bolx botelx duŝx farbx flux fontx injektx riverx ĝardenx