pluvo

*pluv/o


Akvo, gute teren defalanta de la densiĝintaj nubvaporoj: forta, batanta pluvo (Z); la pluvo falis torente (Z); verŝiĝis abunda pluvo (Z); elmeti ion al pluvo; rifuĝi de pluvo; pluvo en Aprilo-por la tero utilo (Z); granda nubo, eta pluvo (Z); li trafis el sub pluvo en riveron (pf: en ankoraŭ pli malbonan situacion); (f) pluvo da kisoj (X). [VIDU] pluvokvanto.
  • pluva
    Rilata al pluvo: pluvaj gutoj; pluva vetero; pluva nubo ( [VIDU] nimbuso).
  • acida pluvo
    Vd acidiĝo.
  • pluvas (ntr)
    Falas pluvo: pluvis, kvazaŭ la akvo estus verŝata per siteloj (Z); pluvas kaj pluvas, senfine, senhalte (Z).
  • pluvi
    (f) Fali abunde: ĉiuj benoj pluvas sur ilin (B); pluvas favoraĵoj, punoj, insultoj.
  • *pluvego
    Forta, abunda pluvo.
  • pluvegeja
    [EKOLOGIO] (pp vivulo) Vivanta en lokoj, kie ofte pluvegas.
  • pluvero
    Guto el pluvo.
  • pluveto
    Etguta pluvo.
  • pluvigi
    1. Fari, ke pluvu: ĉar Dio ne pluvigis sur la teron (X); speciala kanono por pluvigi.
    1. Fari, ke falu io el la ĉielo: Mi pluvigos tre grandan hajlon (X), sulfuron kaj fajron (X), karbojn (X), panon (X), manaon el la ĉielo (X); (f) pluvigi batojn sur ies dorson.
  • pluvujo
    Cisterno.
  • pluvimuna
    Ne tralasanta pluvon: pluvimuna mantelo.
  • pluv (o)metro
    Ilo por mezuri la kvanton de falinta pluvo.
  • pripluvi (tr)
    Akvumi per pluvo: unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis (X).
  • nebulpluvo
    Pluvo el tre maldikaj pluveroj.
  • neĝopluvo
    Falado de malseka neĝo.
  • orpluvo
    Laburno.

    pluvo


    Esprimoj

    Esti tute malseka.
    Granda nubo, eta pluvo.
    Kreski kiel fungo post pluvo.
    La nuboj kunbuliĝis en unu solan grandan mason.
    Nuboj kovras la ĉielon ; pendas supre, en aero ; vagas sur la ĉielo.
    Pluvas kvazaŭ la akvo estus verŝata per siteloj, trogoj, per grandaj, dikaj gutoj.
    Pluvo persistas, ĉesas, torentas, falas torente, rekomenciĝas.
    Tramalsekiĝi, malsekiĝi ĝis la haŭto, ĝis la ostoj.
    Unu kampo estis pripluvita, kaj la alia ne pripluvita elsekiĝis.
    Ĉi tio trafis min kiel tondro
    Ŝirmi sin kontrau la pluvo

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Pluviozo,acida pluvo,nebulpluvo,neĝopluvo,orpluvo,pluv(o)metro,pluva,pluvarbaro,pluvas,pluvegeja,pluvego,pluvero,pluveto,pluvi,pluvigi,pluvimuna,pluvio,pluvkanaleto,pluvnebulo,pluvneĝo,pluvokvanto,pluvometro,pluvtorento,pluvtubo,pluvujo,pripluvi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    brumo
    degeli
    diluvo
    floko
    frosto
    fulmo : trafita de la fulmo ; altan arbon batas la fulmo
    gelo
    glacio
    glatiso (ŝutado de sablo sur la glatisaj stratoj)
    grajlo
    guto
    hajlo
    nebulo
    neĝo
    nuboj nigraj, grizaj, malaltaj
    ombrelo
    pluvo pluvas senfine, senhalte
    prujno
    roso (diamantaj rosogutoj)
    tondro : tondra krako ; la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo
    vetero
    ĉielarko

    Ankaŭ vidu:

    vetero

    Iel rilatitaj:

    akvx alerx arbx banx brumx buraskx cisternx degelx diluvx domx duŝx falx flokx frostx fulmx gelx glacix glatisx grajlx gutx hajlx mantelx meteologix meteorologix nebulx neĝx nubx ombrelx prujnx rosx sekx sezonx tegmentx tondrx veterx vintrx ĉielarkx ĉielx