glaso

*glas/o

  1. Vitra vazo por trinki: glaso por vino (Z), por biero; glaso da vino (kvanto da vino); unu sola guto la glason plenigas (Z); kiu rompis la glason, ordigu la kason (Z); ne granda mia glaso, sed el mia mi trinkas; tintigi la glasojn (
    tosti).
  1. Analoga samuza vazo el metalo aŭ plasto.
    kaliko, pokalo.
  1. La ebriiga trinkaĵo entenata en glaso: li esploris iom la fundon de la glaso (Z) (estas ebrieta); kiam Johano eltrinkis du glasojn, li fariĝis dormema (Z); li havis unu glason troan (estis ebria).
  1. Tia vazo, uzata en receptoj kiel proksimuma mezurilo: likvorglaso (0,03 l); vinglaso (0,1 l); trinkoglaso (0,2 l) [VIDU] kulero 2.
  • glasaro
    [MUZIKO] Instrumento, ludata per fingra frotado.
  • glasego
    Granda glaso, precipe por biero.
  • *glaseto
    Malgranda glaso, precipe por likvoro.
  • subglaso
    Plata kartonaĵo, papera disketo, plasta telereto aŭ simila objekto, kiun oni metas sub glaso.
  • koktelglaso
    Speciala glaso por koktelo, kun longa tenilo.
  • mezurglaso
    Glaso, provizita per markostrekoj, montrantaj la mezuron (volumenon, mason ks) de la entenata substanco.
    mezurflakono.
  • tigoglaso
    Glaso kun suba tigo kaj piedo.

    glaso


    Esprimoj

    Droni en akvoglason,
    Granda frakaso en malgranda glaso.
    Havi glason troan, iom da vaporo en la kapo.
    Kunfrapi, tintigi la glasojn (honore al iu).
    Levi sian glason.
    Li esploris la fundon de la glaso.
    Por la pesimisto glaso estas neniam duonplena, sed ĉiam duonmalplena.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    glasaro,glasego,glaseto,glasharmoniko,glaso,koktelglaso,mezurglaso,subglaso,tigoglaso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akva
    biera
    likvora
    vina
    vitra

    drinki
    ebriiĝi
    sonori (kristala glaso)
    tinti (glasoj)
    tosti
    trinki

    servico da glasoj
    flakono
    kaliko
    koktelo
    kulero
    mezurilo
    pokalo
    vazo

    Ankaŭ vidu:


    Eble rilatitaj:

    akv, drink, pokal, rand,

    Iel rilatitaj:

    akvx bierx drinkx ebrix flakonx fundx instrumentx kafx kalikx koktelx kuirx kulerx likvorx mezurx pokalx randx servicx sonorx tintx tostx trinkx vazx vinx vitrx