insulo

*insul/o

  1. [GEOGRAFIO] Terparto, ĉiuflanke ĉirkaŭita de akvo: Korsiko estas insulo (B); la insulo de feliĉo (Z) (fabela); [BIBLIO] la Insuloj (Kreto kaj aliaj Mediteraneaj insuloj, loĝataj de paganoj).
  1. Io simila aŭ analoga al insulo: insulo da germanlingvanoj en hungara lando; tio estis insulo da verdaĵo en tiu dezerta regiono.
  • insula
    Rilata al insulo (j).
  • insulano
    Loĝanto de insulo.
  • insulanismo
    (p) Izoleco aŭ (f) izolemo.
  • insularo
    Grupo da insuloj.
    arkipelago.
  • insuleco
    1. Eco de lando, konsistanta el unu aŭ pluraj insuloj.
    1. [EKOLOGIO] Aparta eco de la vivuloj kaj biocenozoj de insuloj: ĉe bestoj insuleco ofte manifestiĝas per relativa malgrandeco kaj tendenco al melanismo.
  • insuleto
    1. Malgranda insulo.
    1. [ANATOMIO] ĉiu el la etaj ĉelgrupoj kun difinita aspekto kaj funkcio, disaj en organismo aŭ alifunkcia organo: pankreataj insuletoj.
  • insulino
    [MEDICINO] [BIOLOGIO] Antidiabeta hormono, sekreciata de la pankreataj insuletoj, kiu malpliigas la glukozemion kaj helpas al la uzo de glukozo en la histoj: insulinoterapio.
  • insulina
    Rilata al insulino: insulina komato.
  • insulinodependa
    [MEDICINO] (pp diabetulo) Nepre bezonanta insulinkuracadon por pluvivi.
  • duoninsulo
    [GEOGRAFIO] Terparto, ĉirkaŭita de akvo, krom sur unu flanko, per kiu ĝi kuniĝas al la kontinento: la Jutlanda duoninsulo (Z); Italio, Hispanio kaj Grekio estas tri grandaj duoninsuloj en la sudo de Eŭropo.
  • glaciinsulo
    Blokego el kontinenta glacio, flosanta sur apudpolusa maro.
  • trafikinsulo
    Parto de ŝoseo, ŝirmita de avertlumoj aŭ aliaj signaloj, kaj destinita kiel rifuĝejo por trairantaj piedirantoj.

    insulo


    Esprimoj

    Tio estis insulo da verdaĵo en tiu dezerta regiono.
    Ĉe bestoj, insuleco ofte manifestiĝas per relativa malgrandeco kaj tendenco al melanismo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    insula,insulanismo,insulano,insularo,insuleco,insuleto,insulina,insulino,insulinodependa,insulinoterapio,Aŭklandaj Insuloj,Boromeaj Insuloj,Duoninsulo,Kuk-Insularo,Manksinsulo,Marianaj Insuloj,Marŝalaj Insuloj,Paskinsulo,Rod-Insulo,Sandviĉaj Insuloj,Sundaj Insuloj,Vankuver-Insulo,duoninsulo,glaciinsulo,kajmana Insularo,marmora Insularo,trafikinsulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akvo
    arkipelago
    atolo
    glacimonto (glaciinsulo)
    izoleco
    korala
    maro
    oceano
    vulkana

    Ankaŭ vidu:

    geografio. geografo. italo. japano. maro. rivero. tero.

    Iel rilatitaj:

    Acorx Admiraltx Aldernejx Aleutx Angilx Antigvo-Barbudx Arkipelagx Atikx Atlantidx Aŭklandx Bahamx Balearx Balix Barbadx Barejnx Bel-Insulx Bermudx Bornex Boromex Cefalonix Celebesx Cikladx Citerx Dekkanx Delosx ajnux akvx anglx arkipelagx atolx britx geografix geografx glacix insulinx italx izolx japanx koralx landx marx oceanx pankreatx riverx terx vulkanx