Rezervujo por pluv· akvo, masonita en tero, por ke oni ĉerpu el ĝi, aŭ aranĝita sur la supro de konstruaĵo, por delasi la kolektitan akvon per tubaro: trinku akvon el via cisterno (X) (f = ĝuu vian edzinon).
Rezervujo por la transporto aŭ la konservado de likvoj (vino, oleo, benzino ks): cisternokamiono, cisternoŝipo, cisternovagono.
[ ANATOMIO] Plilarĝiĝo de kanalo: ĉila cisterno (cisterna chyli).