likvo

likv/o (8)

[FIZIKO] Substanco, kiu diference de solidoj kaj gasoj alprenas la formon de la ĝin entenanta ujo, sed praktike konservas la saman volumenon ĉe kunpremado.
fluida.
  • Bordoza likvo
    [AGRIKULTURO] Preparaĵo el kalko kaj kuprika sulfato, uzata por kontraŭbatali fungatakojn sur arboj.
  • cerbospina likvo
    [ANATOMIO] Likvo de la cerbaj ventrikloj kaj de la centra mjela kanalo.
  • interĉela likvo
    [ANATOMIO] Likvo simila al limfo, sed ekstervaskula kaj senpere ĉirkaŭanta la ĉelojn.
  • subfridigita likvo
    Substanco, troviĝanta en likva stato ĉe tiu temperaturo kaj tiu premo, ĉe kiuj ĝi normale estas jam solida.
  • supervarmigita likvo
    Fluido, kiu ankoraŭ estas en likva stato ĉe tiu temperaturo kaj tiu premo, ĉe kiuj normale tia likvo jam estas forbolinta kaj en vapora aŭ gasa stato. [VIDU] superfandiĝo.
  • likva
    Rilata al likvo; estanta en stato de likvo.
    fluida.
  • likvaĵo (evi) = likvo.
  • likveco
    Stato de likvo.
    gaseco, solideco.
  • likvigi
    Fari, ke io estu likva: likvigi aeron, gason.
  • likviĝi
    Pasi al la likva stato.
  • kultivlikvo
    [BAKTERIOJ] Buljono 2.
  • restolikvo
    [KEMIO] Likvo, kiu restas post kristalizado de substanco el solvaĵo.

    likvo


    akvo. alkoholo aperitivo aspergi. biero bobelo. bol'igi. boli. brando brogi. cidro ĉampano ĉerpi. dilui. diluvo. droni. eferveski. feĉo. flosi. flui. fluida. gut'(ig)i. impregni. infuzi. kafo lakto liki. likv'aĵо. likvoro maceri. mal'seka, humida. mergi. naĝi. sedimento. seka. siropo solvi. sorbi. spongo. suko suspensio. ŝaŭmo. tenaca. teo torento. tosto trempi. verŝi. vino viŝi. vringi.
    akvo. buŝo. deserto. drinki. frukto. gusta. kuiri. legomo. . manĝi. menuo. restoracio. trinki.

    Iel rilatitaj:

    acetonx afinacix agregx ajutx akvx areometrx ascitx azeotropx banx barelx bierx bolx brandx bromoformx buljonx buŝx cisternx degelx dekantx desertx drinkx flux fruktx gasx gustx kafx kuirx kulerx laktx legomx lesivx litrx manĝx menux naĝx olex restoracix restx sangx sekx solvx spicaĵx sukx trinkx viandx ĉilx