floso

*flos/o

  1. Aro aŭ kunaĵo da arbaj trunkoj, ĵetitaj en riveron por ke la fluo ilin transportu: ni hakos lignon, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro (X).
  1. Similspeca traba kunaĵo, konstruita por transporti homojn aŭ diversajn materialojn, aŭ kiel savaparato sur ŝipo.
  • flosi (ntr)
    1. Resti sur likvo, ne enprofundiĝante: flosas malplena barelo, seka ligno, ŝipruina tabulo; flosanta doko, baterio.
      naĝi, ŝvebi. [VIDU] flosforto, floslinio, flosponto, flosvojo.
    1. (pp homo) Naĝi, kuŝante dorse sur la akvo kun rigida korpo, kaj movante nur la manojn.
  • flosado
    1. Stato de io, kio flosas.
    1. Dorsa, rigida naĝmaniero.
    1. Metodo de disigo de pezaj kaj malpezaj eroj en miksaĵo.
  • flosaĵo
    Ia ajn flosanta korpo, peco.
  • flosigi
    Transporti per floso: flosigi lignon al segejo, arbojn ĝis la haveno; la litvanoj faras komercon kun Prusujo, flosigante grenon (G); flosigitaj trunkoj.
    RIM. Z. uzis unufoje 'flosi' anst. 'flosigi': mi flosos ilin (la arbojn) sur la maro (X).
  • flosigado
    Transportado per flosado.
  • flosilo
    1. Objekto aŭ ilo, kiu flosas, servanta por montri nivelon aŭ rapidecon de fluo, aŭ por subteni ion en akvo: korka flosilo de hokfadeno; flosilo en karburilo; flosilo de fiŝreto.
    1. [AVIADO] Hermetika korpo, kiu donas flospovon kaj stabilon al hidroplano aŭ amfibia aparato sur la akvo, kaj ebligas al ĝi ekflugi kaj suriĝi: ĉefa, pintala flosilo.
  • flosisto
    Laboristo sur flosoj.
  • surflosebla
    Tia, ke oni povas flosigi lignon sur ĝi.

    floso


    Iel rilatitaj:

    akvx balzx bux flux havenx ŝipx