aspergi

  • [religio] ŝprucigi likvon sur iun aŭ ion, por ĝin sanktigi: aspergi iun per akvo (Z), per oleo (Z); la rabeno aspergis per la ruĝa vino la pli junajn knabinojn (Z); li aspergis per sango la tabernaklon (N).
  • Delikate, plurgutete surŝprucigi ion aŭ iun: aspergi florojn.
  • aspergilo
  • Ilo por aspergi: (ironie) bastonego, kiun li kunportis ĉie k nomis aspergilo (G).
  • [botaniko] G. (Aspergillus) de neperfektaj, mikroskopaj fungoj, kies sporoj formas multajn ĉenojn sur preskaŭ globforma ŝvelaĵo de pedunkleto: la fungeto similas al aspergo 1 (ŝprucanta duŝilo); kosmopolita g. de ĉ. 50 sp-oj, el kiuj kelkaj grave rolas en la preparo de orientaj nutraĵoj ( misoo, sakeo, sojo ks).
  • aspergilozo
    [medicino] Malsano de homo k bestoj, kaŭzata de aspergiloj k ofte prezentanta pulman pseŭdotuberkulozon.
    akvx, ĝardenx,

    Iel rilatitaj:

    akvx baptx fungx malsanx misox sakex sojx ĝardenx ŝprucx