sekrecio

sekreci/o (1)

  1. [BIOLOGIO] Procezo, per kiu ĉeloj, precipe de epiteliaj glandoj, produktas organikan specifan substancon, pli-malpli likvan, kiu eligas en la internan medion ( [MEDICINO] endokrina) aŭ en la eksteran medion laŭ kanalo ( [MEDICINO] ekzokrina): akceli la sekrecion; la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio (Z); ekstera, interna sekrecio. [VIDU] ekskrecio.
  1. [BOTANIKO] Produktado de sekreciaĵo 2.
  • sekrecii (tr)
    Fari sekrecion: glando sekrecianta hormonojn, salivon.
  • sekreciaĵo
    1. [BIOLOGIO] Substanco sekreciita.
    1. Organika substanco, pli-malpli likva, produktata de iuj vegetaĵaj ĉeloj, haroj, ĉelsakoj, glandoj, kanaloj.
      esenco.
  • sekreciino
    [BIOLOGIO] Sekretino.
  • elsekrecii
    Konduki eksteren sekreciaĵon de glando laŭ dukto: elsekrecia dukto.
  • laktosekrecio
    Sekrecio de lakto fare de la laktoglandoj.

    sekrecix


    Iel rilatitaj:

    acinx adstringx akvx anurix laktx