lavendo

lavend/o

[BOTANIKO] G. (Lavandula el lamiacoj) de daŭrafoliaj arbustetoj kaj kelkaj tufarbustoj kun folioj mallarĝaj, grizaj, haraj, integraj, dentaj aŭ plume diverse entranĉaj, kaj kun floroj intense bonodoraj, viole bluaj aŭ viole purpuraj, malofte blankaj, en ŝajnverticiloj spike ariĝintaj; ĉ. 30 sp-oj, precipe mediteraneaj, pluraj kultivataj por ornamo k/aŭ esenco, i.a.:
  • intera lavendo
    (L. x intermedia, hibrido inter L. angustifolia kaj L. latifolia), same uzata kiel la vera lavendo;
  • larĝfolia lavendo
    (L. latifolia), kun folioj kamfororiĉaj;
  • mallarĝfolia, vena lavendo
    (L. angustifolia, SIN. L. vera), medicine kaj parfumindustrie uzata.
    lavandulo.
  • lavenda esenco
    La esenco el la floroj de la vera aŭ de la intera lavendo, utiligata en la parfuma kaj medicina industrioj; enhavas linalolon, pinenon, limonenon, geraniolon kaj plurajn esterojn.
  • lavendblua
    Viole blua, kiel la floroj de la vera lavendo.

    lavendo


    Iel rilatitaj:

    akvx arbx florx