dezerto

*dezert/o

  1. [GEOGRAFIO] Regiono, karakterizata de preskaŭ absoluta sekeco, tre malabunda vegetaĵaro k tre maldensa loĝantaro de nomadoj: Saharo estas la plej granda dezerto en la mondo; la dezerto de Gobi.
    oazo.
  1. [BIBLIO] Stepo: permesu, ke Mia popolo iru k faru al Mi feston en la dezerto (X); venis Johano la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo (N).
  1. Senhoma, senviva loko: mi faros el viaj urboj dezerton (X); (f) ilia voĉo longe restos voĉo krianta en la dezerto (Z) (senrezulte penanta konvinki).
  • dezerta
    1. Havanta la ecojn de dezerto: dezerta regiono; la tero estis senforma k dezerta (X).
    1. Neloĝata, senhoma: dezerta insulo; la strato estis preskaŭ dezerta; (f) animo dezerta je amo.
  • dezertano
    Nomado loĝanta en dezerto.
  • dezerteco
    Stato de io dezerta: la tero ricevos kontentiĝon dum la tuta tempo de sia dezerteco (X); sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco (X).
  • dezertigi
    Fari dezerton el io, forigante la homojn k la terkulturon: mi dezertigos vian landon (X); dezertigitaj k senhomigitaj lokoj (X); donu semon, por ke ni vivu k la tero ne dezertiĝu (X).
  • dezertiĝo
    [EKOLOGIO] ŝanĝiĝo de regiono al dezerto: dezertiĝo de parto de N Afriko pro tropaŝtiĝo.
  • dezertulo
    Piulo, vivanta ĉe la rando de dezerto, por eviti la tentojn k dediĉi sin al meditado.
    anakoreto, ermito.
  • bruldezertigi
    Detrui per fajro ĉiujn domojn, vegetaĵojn ktp, kiuj ebligas homvivadon: la Rusoj bruldezertigis sian landon antaŭ la germanaj invadantoj.

    dezerto

    REVO: [dezerto]
    Fari el urboj dezertojn.La valorigado de duondezertaj regionoj.Voĉo de krianto en dezerto.
    dezerto : regiono kun tre seka tero, kie preskaŭ neniuj plantojkreskas.izolita.neloĝata.oazo.pampo.sablo.Saharo.samumo, simuno.savano.senhoma.senpopola.sola.stepo.tundro.vaka.vakuo.
    agrikulturo. geografio. grundo. regiono. seka. vaka.

    Iel rilatitaj:

    agrikulturx akvx anakoretx anastatikx arabx aridx fuĝx geografix grundx landx regionx sekx vakx