provizi

*proviz/i (tr)

  1. Fari, ke iu aŭ io ricevu en pli-malpli granda kvanto ion bezonatan: provizi armeon per municioj, kelon je vino (B), iun je ĉio necesa (B), amikon per mono, ĝardenon per akvo (Z); provizi la gazetaron per informoj pri la kongreso; provizi aviadilon per benzino dum flugado; lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj (Z).
    liveri, ekipi.
  1. Almeti ion al objekto, por ĝin kompletigi: provizi botelon per korko (Z), fenestrojn per vitroj, bibliotekon per binditaj libroj; ĉi tiu (Juda kvartalo) estis provizita per fortaj muregoj (Z); la apogilo de la seĝoj supre estis provizita per tabuleto (Z); kvarangula, per la ritpenikoj provizita tuko (Z).
    garni.
  1. Prizorgi: provizi la bezonojn (B); la bezonoj estis malavare provizitaj (B).
  • sin provizi, proviziĝi
    Havigi al si ion necesan por estonta uzo: por vojaĝoj en la nordaj landoj oni devas ĉiam bone sin provizi (Z); kiu lernas E-on, tiu provizas sin per plia armilo por la vivbatalo; multaj presejoj jam proviziĝis je niaj supersignitaj literoj (Z).
  • provizo
    Ago provizi kaj ties rezultoj, t.e. abunda materialo aŭ sufiĉe granda kolekto de objektoj, kiujn oni povas bezoni: prepari provizojn (B); li donis al ili provizojn por la vojo (Z); observi, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj kaj viando (B); neelĉerpebla provizo de Manĝaĵoj (Z); (f) facila akirado de provizo da vortoj (Z); riĉa provizo da ideoj (Z); la soluleco amasigis en ŝia kapo provizon da pensoj (Z).
    provianto.
  • proviza
    Prezentanta provizon: havi provizan alfabeton por fremdaj sonoj (Z).
    vic-.
  • provizado
    Ago de tiu, kiu provizas: ĝenerala provizado de armeo per municioj, brulmaterialo ktp; la provizado de la modernaj urboj je akvo estas en somero grava problemo.
  • provizejo
    Loko, kie oni tenas provizojn: plenigi la provizejojn per greno; ĝi estas bonega manĝprovizejo (Z); benzinprovizejo; (f) ekspluati ĉion, kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso (Z).
  • senproviza
    Ne havanta provizojn.

    provizx


    Iel rilatitaj:

    -ig akvx alimentx apanaĝx deponx donx havigx havx konstrux