bapti

  1. [religio] Trempi (iun) en akvo, aŭ simple aspergi per akvo aŭ alia likvo, kiel puriga aŭ inica rito: venis Jesuo el Galileo al Johano, por esti baptata de li (N); la mitraistoj estis baptataj per la sango de taŭro.
  1. [kristanismo] Per tiu sama rito inici en la kristanan eklezion: baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj (N).
  1. Per tia ceremonio doni al iu oficialan nomon: mi baptos vin Petro; (analoge) bapti ŝipon, sonorilon; (f) la kuniklon la kuiristo baptis leporo k prezentis pompe.
    inaŭguri.
  1. (fm) Fripone almeti akvon en trinkaĵon, por pli profiti el la vendado: bapti vinon, lakton.
    adulteri.
  • bapto
    1. Religia aŭ civila ceremonio, per kiu oni baptas iun: ĝi sonoradis por bapto de infanoj (Z); (analoge) ĉeesti la bapton de ŝipo; (f) la larmoj estis la ama bapto de la malgranda Helga (Z). [VIDU] baptofil (in)o, baptopatr(in)o.
    1. (f) Unua sperto, kiun oni ricevas pri aparta vivmedio, kondiĉaro ks: ricevi sian aerbapton, fajrobapton, marbapton (unuafoje flugi, militbatali, ŝipveturi); la bapto ĉe la linio (burleska ceremonio, celebranta la unuafojan trapason de ekvatoro).
  • bapta
    Rilata al bapto: bapta ceremonio, festeno.
  • baptan (in)o
    1. La baptopatro rilate al la baptopatrino k reciproke.
    1. Fm alnomo de amikeco.
  • baptejo
    Parto de preĝejo, aŭ iafoje aparta konstruaĵo, destinita al la baptoj.
  • baptisto
    1. Praktikanto de baptado: Johano la baptisto.
    1. Ano de kristana komunumo (precipe en Usono), kiu baptas nur la plenkreskulojn.
      anabaptisto.
  • baptujo (Z)
    Kuvo, destinita por baptoj.
  • rebapti
    Duafoje bapti.
  • transbapti
    Doni novan nomon al io jam baptita.
  • Kristobapto (Z)
    Epifanio.
    baptx

    baptx

    Bildvortaro


    150-01 : kristana bapto
    150-02 : baptejo; baptokapelo
    150-03 : pastro (ĉi tie: evangelia pastoro en ornato)
    150-04 : talaro
    150-05 : pastora kravato
    150-06 : pastora kolumo
    150-07 : baptato; baptoinfano
    150-08 : bapta vesto
    150-09 : baptujkolono
    150-10 : baptopelvo
    150-11 : bapta takvo; sanktakvo
    150-12 : baptogepatroj

    Iel rilatitaj:

    Epifanix Johanx adulterx akvx anabaptistx aspergx baptisterix ceremonix eklezix inaŭgurx kuvx nomx preĝx purx religix ritx trempx vinx