hidrogeno

*hidrogen/o

  1. [KEMIO] Elemento, H, atomnumero 1, atommaso 1,01: la kerno de la atomo de hidrogeno estas protono.
  1. [KEMIO] Gaso, H2, plej maldensa, senkolora, kies kombinaĵo kun oksigeno produktas akvon.
  • hidrogena
    Rilata al hidrogeno: hidrogena klorido (HCl; en akvo: klorida acido); hidrogenaj kombinaĵoj.
  • hidrogeni (tr)
    Redukti substancon per hidrogeno, ofte kun la helpo de katalizilo: parte hidrogenita vegetaĵa oleo, uzata en la manĝaĵindustrio; hidrogeni duoblan ligon al unuopa ligo.

    hidrogenx


    Iel rilatitaj:

    acidx akvx gasx