sako
*sak/o
- Granda ujo el maldelikata teksaĵo (kanabo, juto, ks), formita el du pecoj, kunkudritaj malsupre kaj de la flankoj kaj liberaj supre, uzata por enteni ŝutaĵojn: sako malplena sin rekte ne tenas (Z); se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas (Z); sakon kun truo vi neniam plenigos (Z); Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno (X).
korbo, faro.
- Tia ujo rigardata kiel proksimuma mezurilo: aĉeti tri sakojn da terpomoj, du sakojn da karbo; vendi kafon po sakoj.
- Ujo, kies formo kaj dimensioj povas diversi, kun unu sola aperturo, el papero, ledo, plasto ks, uzata por enteni iajn aĵojn: sako de almozulo, de maristo, de lernejano, de fiŝisto; pli kostas la sako, ol la tuta pako (Z); en unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj (Z); (f) aĉeti katon en sako (ne vidinte la aĉetaĵon).
- (ss) Tia ujo, uzata por teni monerojn: vortoj sakon ne plenigas (Z); sako ne sonas-amiko ne konas (Z); edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta (Z).
sakaĵo
[BIBLIO] Pentovesto el nigraj kaproharoj (el kiuj estis teksitaj la antikvaj sakoj): sakaĵon mi kudris sur mian korpon (X); Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn kaj kalvon sur ĉiun kapon (X); la reĝo kovris sin per sakaĵo kaj sidiĝis sur cindro (X); zonu vin per sakaĵo (X). saketo
Malgranda sako, destinita enteni diversajn aĵojn: saketo da bombonoj; ŝi portis sian kudrilaron en eleganta saketo; ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn (N). sakforma
Havanta la formon de sako, kun nur unu aperturo: sakforma organo. dusako
Longa sako fermita de ambaŭ ekstremaĵoj, kun malfermo en la mezo. ensakigi
Enmeti en sakon: ensakigi grenon. kromsako
Aldona sako, kiun oni portas flanke per transŝultra rimeno. almozosako
sako, en kiun almozulo metas la ricevitaĵojn. ĉassako
Sako, en kiun la ĉasistoj metas sian ĉasaĵon. dormosako = litsako. dorsosako
Sako kun du rimenoj, kiun oni portas surdorse.
tornistro. felsako
Felo de kapro, ŝafo ks, de kiu oni kunkudris la truojn de la membroj, lasante libera la aperturon de la kolo, por enteni likvon: konsumiĝis la akvo de la felsako (X); ŝi malfermis felsakon kun lakton; vino, kiun oni elverŝis el gudrita felsako (Z). kovrilsako
Tola aŭ kotona ŝanĝebla sako, en kiun oni metas litkovrilon kaj kiu anstataŭas supran littukon. kusensako
Kusentego. litsako
Longa sako, pli-malpli bone remburita, en kiun oni sin ŝovas por dormi en kampado. mansaketo
Ujo, kiun la virinoj portas ordinare sub la brako, kaj kiu servas al ili kiel poŝo. paksako
Sako por enpaki: li enligis la tutan monon en sian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon (Z). poŝtosako
Sako, en kiu la poŝistoj transportas la poŝtaĵojn. polensako
Vd poleno. selsako
Sako pendanta ĉe la selo de ĉevalo aŭ biciklo. spermosako
[ZOOLOGIO] (pp iuj senvertebruloj kaj iuj amfibioj) Speco de sako, enhavanta kungluitajn spermatozoojn, liberigita de la virseksulo aŭ apude aŭ interne de la ino. sporsako = asko. testiksako
Vd testiko. vojaĝsako
Pli-malpli luksa sako, por transporti kun si la tualetaĵojn ks dum vojaĝo.
kofro.
sako
Esprimoj
Sakon kun truo vi neniam plenigos.
Sako malplena sin rekte ne tenas.
Joseph ordonis plenigi iliajn sakojn per greno.
Kelkaj kunmetaĵoj
akvosako, almozosako, aĉetsako, bisako, bokssako, bulkosako, dormosako, dusako, ensakigi, farunsako, felsako, fulgosako, grensako, haŭtsako, kovrilsako, kromsako, kusensako, larmosako, letersako, litsako, mansaketo, monsako, oleosako, paksako, paraŝutsako, piedsako, plaĝo, plumsako, polensako, polvosako, poŝtosako, retsako, sablosako, sakaĵo, saketo, sakfajfilo, sakfluto, sakforma,
sako,
sakperuko, sakreto, sakstrato, saktolo, saktrako, sakŝalmo, sakŝnuro, selsako, spermosako, spirsako, sporsakfungo, sportsako, testiksako, trabetsako, ventsako, vojaĝsako, ĉassako, ŝultrosako
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
balono : flugaparato (aŭ ludilo.) konsistanta el sako kun gaso aŭ varma (varmigata) aero.
kaso.
kesto.
kofro
kondomo : kaŭĉuka tegilo (saketo) por peniso, por preventi gravedigon kaj infekt(iĝ)on je (per)seksa malsano.
korbo
koverto : rektangula saketo el papero, en kiun oni metas leteron por povi sendi ĝin.
kuseno : sako el ŝtofo aŭ ledo, plenigita per molaĵoj, sur kiu oni apogas sian kapon aŭ korpon, en aŭ ekster lito.
monujo.
poŝo.
skroto : haŭto-saketo en kiu estas la testikoj.
tornistro.
ujo
veziko : sakeca parto en la korpo (ekzemple: urinveziko); (aer-:) pli-malpli globforma kolektaĵo da aero en likvo; (sap-:) aero en maldika tavolo da sapakvo en aero.
ĵaro
da cemento
da semo
el izola materialo
el juto
el kanabo
el ledo
el papero
el plasto
el ŝtofo
vesto
Iel rilatitaj:
-aĵ
-et
-uj
akvx
almozx
aĉetx
balonx
biciklx
bisakx
boksx
bulkx
bursx
butonx
cementx
dormx
du
en
fajfx
farunx
felx
flutx
formx
fulgx
grenx
haŭtx
izolx
jutx
kanabx
kasx
kestx
kofrx
kolekti
kondomx
korbx
korpx
kovertx
kovrx
krom
kusenx
larmx
ledx
leterx
litx
manx
monx
olex
pakx
paperx
paraŝutx
perukx
piedx
plastx
plaĝx
plumx
polenx
polvx
poŝtx
poŝx
retx
sablx
selx
semx
skrotx
spermx
spirx
sportx
sporx
testikx
tolx
tornistrx
trabx
trakx
tratx
valizx
ventx
vestx
vezikx
vojaĝx
ĉasx
ĵarx
ŝalmx
ŝnurx
ŝtofx
ŝultrx