sorbi

*sorb/i

  1. (tr) 1 (iu) Enspirante, entiri likvon aŭ fluidon en la buŝon aŭ nazon: sorbi krudan ovon; en la stratoj de la urboj vi sorbas pli da brulgasoj ol da oksigeno; (f) sorbi ies parolojn (Z) (avide aŭskulti).
    engluti.
  1. (io) Entiri kaj reteni en sin:

a) (pp io solida) likvon tra poroj: oni uzas specialan paperon, por sorbi la inkon (B); la intesto sorbas la nutrajn elementojn;
b) (pp io likva) gasmolekulojn.
  1. [FIZIKO] (analoge, pp materio) Elpreni parton aŭ tuton de la energio de elektromagneta aŭ partikla radiado: nigraĵo plene sorbas lumon.
  1. (f, pp iu) Ensorbi 1: ĉiuj animoj sorbis la murmureton de l' sanktaj vortoj (B); bele sonas la agoj de l' prapatroj, kiam ilin junulo sorbas kun la ton' de harpo (Z).
  • sorba
    Tia, ke ĝi sorbas: sorba papero, vato; [FIZIKO] sorba koeficiento (grando egala al la kvociento de la sorbata radiado en specifa ondolongo per la totala radiado en tiu ĉi ondolongo); [FIZIKO] sorbaj linioj (malhelaj strioj en spektro, indikantaj malpliiĝon de la radiado je difinitaj ondolongoj pro sorbo en la trairita materio).
  • sorb (ad)o
    Ago de iu, io, kiu sorbas.
  • sorbanto
    Substanco, kiu povas sorbi.
  • sorbeco
    Povo de sorbado.
  • sorbigi
    1. Fari, ke iu, io sorbu: sorbigu tiun medikamenton al la malsanulo; modera varmigo sorbigas tiun substancon.
    1. Fari, ke io estu sorbata: spongo sorbigita de akvo; tero sorbigita de sango.
  • sorbiĝi
    1. Iĝi penetrata de likvo.
    1. Iĝi sorbata de io sorbanta.
  • sorbilo
    Ilo, aparato por sorbi: sorbilo de fumoj, de aerpolvoj.
  • alsorbi
    [KEMIO] (pp solido) Supraĵe kaj malforte flksi al si fluidon (gason aŭ likvon): karbono alsorbas multajn substancojn; alsorba koeficiento. SIN. adsorbi.
  • alsorbanto
    Substanco, kiu povas alsorbi.
  • ensorbi
    1. Enpreni en sin kaj asimili: post longa batalo la trusto sukcesis ensorbi ĉiujn konkurantajn kompaniojn; grupo, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da homoj el ĉiuj nacioj (Z); (f) E. devas konstante ensorbi novajn sukojn (Z).
    1. (f) Enpreni en sian menson kaj asimili: ŝi ĉion diritan tuj ensorbis kaj petis pri pluaĵo (Z); ŝi ne povis fari tion, ke la neekzercitaj organoj de komprenado ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilin (Z); tiujn ideojn li ensorbis dum sia ekzilo; tiu penso tute okupis la maljunulon kaj ensorbis ĉiujn aliajn dezirojn kaj esperojn (B).
  • ensorbiĝi
    Iĝi ensorbita: la kolonianoj rapide ensorbiĝis en la amason de la loĝantaro.
  • nesorbema
    Tia, ke ĝi ne kapablas sorbi: nesorbema papero.
    permeabla, tralasa.
  • resorbi
    Ree sorbi: [BIOLOGIO] la renaj tubetoj resorbas akvon.
    RIM. Ne uzu 'resorbi' en la senco de asimili 2.
  • trasorbiĝi
    Malrapide sorbiĝi tra io: la akvo trasorbiĝadis el la alta musko (Z).
    filtriĝi, ŝviti.
  • *inksorbilo
    Papero por sorbi inkon.
  • skusorbilo
    [TERVETURILO] Teknika aranĝo, servanta malpliigi la intenson de skuo, de kunfrapiĝo ks.
    amortizilo, bufro.

    sorbi


    Iel rilatitaj:

    absorbx adsorbx afinx akvx amortizx asimilx legx ĝardenx