suko

*suk/o

  1. Likvo en la histoj de animaloj aŭ plantoj: elpremi la sukon de viando; citrona suko (B); oni dispremis la mirtelojn per la piedoj, tiel ke la ruĝa suko gutis de la eriko (Z); mi trinkigus al vi la granatsukon (X); el sama tero devenas, saman sukon entenas (Z); la suko de l' vinberoj; [BIOLOGIO] stomaka, intesta, pankreata suko.
  1. [KOMUNUZO] Sevo.
  1. (f) Kerna, spiritonutra parto: tiu libreto entenas la sukon de la doktrino; la suko de la juneco.
    medolo.
  1. (slange) La benzino aŭ elektro, kiu funkciigas maŝinon.
  • suka
    Sukplena: maturaj sukaj beroj (Z); suke verda folio (Z); (f) suka libro.
  • sukeco
    Eco de io, kio estas sukplena.
  • suk (o)plena
    Abunda je suko: sukplena akvomelono (Z); sukplenaj trunkoj de la kanoj (Z); mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan (X); ĉie li trovis sukplenan verdaĵon (B).
  • sensuka
    Ne plu entenanta sukon: sensukaj tigoj; sensuka (senhuma) tero (Z); (f) fi al la sensuka tempaĝo de la kastritoj! (Z).
  • sensukigi
    1. Perdigi al io ĝian sukon: la dezerta vento sensukigis la arbetojn.
    1. [KUIRARTO] (pp viando, fiŝo) Trempi en malvarma akvo, por senigi je la sango aŭ je la ŝlimgusto.
  • sensukiĝi
    Perdi sian sukon: sensukiĝis la vinbero (Z); (la folioj) falis sur liajn sensukiĝintajn lipojn (Z).
    elsekiĝi.
  • fruktosuko
    Suko, elpremita el iuj fruktoj, ofte komerce vendata trinkaĵo.
  • kansuko
    La dolĉa suko de la sukerkano.
  • kokossuko
    Vd kokoso.
  • laktosuko
    [BOTANIKO] Lakteca likvo, sub formo de akva emulsio entenanta diversajn substancojn, blanka, malpli ofte flava aŭ ruĝeta, kiu troviĝas en iuj ĉeloj aŭ tuboj (laktosuk-ĉeloj aŭ laktosuktuboj; SIN. lateksoĉeloj, lateksotuboj) de semplantoj aŭ fungoj; ĉe kelkaj sp-oj ĝi estas medicine aŭ industrie uzata i.a. por produktado de opio (
    opiopapavo), de kaŭĉuko (
    heveo), de gutaperko (
    palakvio) ktp. SIN. latekso.
  • pulposuko
    Fruktosuko kun diserigita pulpo.

    suko

    REVO: [suko]
    frukto.Ĵeleo el pomoj, riboj (koagulita fruktosuko).kokoso.lakto.latekso.melonsuko,sevo.
    deserto. likvo. trinki.

    Iel rilatitaj:

    akaĵux akvx arbx balatx citronx desertx lignx likvx plenx trinkx