[
GEOGRAFIO] strio de tero, tuŝanta etendaĵon da
akvo: bordo de rivero (z), lago, maro; domo ĉe la bordo de nilo (z); pecoj de la ŝiprompitaĵo alnaĝis al la bordo (z); sabla, klifa, rifa bordo; (f) troviĝi ĉe la bordo de senfundaĵo (b) (ruiniĝo); sur la bordo de la morto vi donas savon al la fremdulo (z).
kajo, plaĝo, rando. [VIDU]
surfo, bordŝipo.
bordoj
Lando, kuŝanta apud akvaro: niaj faraonoj eterniĝis sian nomon ĝis la bordoj de Eŭfrato (B).
bordi (tr)
Kuŝi ĉe la bordo de: la bieno bordis la
lagon.
Bordo de
maro: en la urbon de la franca marbordo kunvenis homoj [...] (Z); vento blovis de la flanko de la hispana marbordo (z); tio estas la irlanda marbordo (z); tre multe da greno, kiel la marborda sablo (x). plaĝo. [vidu]
klifo,
ŝero.
[ekologio] [geografio] la transiĝa zono inter la kontinenta k mara medioj, pli speciale la intertajda zono.
marborda
Rilata al marbordo: [EKOLOGIO] [GEOGRAFIO] zonoj aŭ etaĝoj superbordaraj (super la nivelo de la plej altaj tajdoj, sed elmetata al la marinfluo), mezmarborda (intertajda), inframarborda (inter la nivelo de la plej malaltaj tajdoj ĝis ĉ. - 40 m).
apudmara, ĉemara.
Bordo
[GEOGRAFIO] Nomo de iuj landoj aŭ landopartoj: la Bordo Ebura (Vd Eburbordo); la Bordo Ora (hodiaŭ: Ganao); la Bordo Lazura (parto de la franca Mediteranea Bordo, 7°E, 43°30'N); Omanbordo; Somalibordo.