boato

[AVIADO] ĝenerala nomo por ĉia akvoveturilo sufiĉe malgranda por esti pelata per remiloj (kun aŭ sen motoro aŭ velo): vilhelmo staris kun la hokstango en la boato k gvidis ĝin tra la ŝipoj (z). [VIDU] barko, ŝipo
gondolo, kajako, kanoto, kanuo, koraklo, pinaso, pirogo, sampano.
RIM. Ne uzu 'boato' anst. 'ŝipo'.
  • boatano , boatisto
    Tiu, kiu movas la boaton.
  • flugboato
    [AVIADO] Hidroplano, kies korpo mem kapablas resti sur la akvo.
  • kanboato
    Primitiva boato el interplektitaj kanoj.
  • konkurboato
    Konkursa boato, kun ŝoviĝantaj sidiloj.
  • plezurboato
    Kanoto.
  • motorboato
    Boato movata de fiksa aŭ helpa motoro.
  • svingboato
    Boatforma granda svingilo, en kermeso.
  • savboato
    Larĝa boato kun pinta postaĵo k aerplenaj kestoj, kiuj donas pli grandan flospovon.
    boato

    boato


    Levado de grundigita (aŭ grundinta) boato.
    barko. kargboato.
    maro. ŝipo.

    Bildvortaro


    99-07 -16 : rudroboatoj
    99-07 : konkursboato por unuremila kvaropo sen stiristo; kvaropa kvarremila boato sen rudristo; kvaropa kvarremilulo sen rudristo
    99-08 : konkursboato por unuremila okopo kun stiristo; okopa okremila boato; okopa okremilulo
    99-09 : rudristo
    99-10 : remisto
    99-11 : prua remisto
    99-12 : remilo
    99-13 : duopa duremila boato; duopa duremilulo
    99-14 -16 : remboatoj
    99-14 : unuopa duremila boato; unuopa duremilulo
    99-15 : unuopa duremila boato kun rudristo; unuopa duremilulo kun rudristo
    99-16 : remilo
    99-17 : albordiĝa planko; varfo
    99-18 : remtrejnisto
    99-19 : megafono
    99-20 : boatdomo; klubdomo
    99-21 : boatejo
    99-22 : kluba flago
    99-23 -30 : gigo por unuremila kvaropo kun stiristo; turista gigo
    99-23 : rudro
    99-24 : rudrista sidilo
    99-25 : remista sidilo
    99-26 : remilingo
    99-27 : boatrando
    99-28 : sidiltena lato; sidilolato
    99-29 : kilo (ekstera kilo)
    99-30 : ekstera tegaĵo; klinkovre konstruita; klinkovra ŝelo
    99-31 -34 : remiloj
    99-31 : tenilo
    99-32 : ledgarnaĵo
    99-33 : remilkolo
    99-34 : padelo
    99-35 : unupadela pagajo; simpla pagajo
    99-36 : dupadela pagajo
    99-37 : degutiga ringo; gutoringo
    99-38 -47 : rulsidilo de remboato
    99-38 : turniĝa remilingo
    99-39 : kantilevro
    99-40 : randtabulo
    99-41 : rulsidilo; ŝovsidilo; relsidilo
    99-42 : sidilrelo
    99-43 : stego
    99-44 : piedapogilo
    99-45 : ekstera tegaĵo; ŝelo
    99-46 : ripo
    99-47 : interna kilo
    99-48 -50 : rudro
    99-48 : stirvekto
    99-49 : stirŝnuroj
    99-50 : rudroplato
    99-51 -60 : malmunteblaj kajakoj; faldeblaj boatoj; faldboatoj
    99-51 : unuopa faldokajako, sporta unuopulo
    99-52 : kajakisto
    99-53 : ŝprucŝirmilo
    99-54 : ferdeko
    99-55 : kaŭĉuka ŝelo
    99-56 : sidkadro
    99-57 : duopa faldokajako; turisma kajako
    99-58 : kajakvelo
    99-59 : flankglavo; flanka stabiligo
    99-60 : skeleto de duopa faldokajako
    99-61 : stangosako
    99-62 : dorsosako por ŝelo; ŝelsako
    99-63 : kajakĉareto
    102-01 -10 : motorboatoj (sportboatoj)
    102-01 : pneŭmata boato kun ekster(boat)a motoro
    102-02 : sportboato kun enboata motoro kaj Z-transmisiilo
    102-03 : stirloko; stirejo
    102-04 : kajutboato
    102-05 : motora krozojaĥto
    102-06 : altmara jaĥto 30-metra
    102-07 : klubflageto
    102-08 : boatnomo (aŭ: atestonumero)
    102-09 : nomo de klubo kaj hejmhaveno
    102-10 : klubflago sur triborda kverstango
    102-11 -15 : lumaro ĉe maraj kaj marbordaj sportboatoj (pozi- ciaj lanternoj)
    102-11 : blanka toplumo
    102-12 : verda triborda lumo; tribordlanterno
    102-13 : ruĝa baborda lumo; babordlanterno
    102-14 : verdruĝa pruolumo
    102-15 : blanka pobolumo
    102-16 -19 : ankro
    102-16 : ŝtokankro; peza ankro
    102-17 -19 : leĝeraj ankroj
    102-17 : sokankro
    102-18 : patentankro
    102-19 : danforsa ankro [Danforth]
    102-20 -40 : konkursboatoj; rapidboatoj
    102-20 : katamarano kun eksterboata motoro
    102-21 : akvoglita rapidboato
    102-22 : porkonkursa eksterboata motoro
    102-23 : rudrostango
    102-24 : benzintubo
    102-25 : pobobreto; pobospegulo; pobofaco
    102-26 : hosflosilo; pneŭmata flosilo
    102-27 : returniga buo
    102-28 -30 : rondripa boato
    102-28 -33 : akvodismetaj boatoj
    102-28 : vido de fundo
    102-29 : transversa sekco de antaŭŝipo
    102-30 : transversa sekco de postŝipo
    102-31 -33 : V-funda boato
    102-31 : vido de fundo
    102-32 : transversa sekco de antaŭŝipo
    102-33 : transversa sekco de postŝipo
    102-34 -40 : akvoglitaj boatoj
    102-34 -37 : ŝtupa glitboato
    102-34 : deflanka profilo
    102-35 : vido de fundo
    102-36 : transversa sekco de antaŭŝipo
    102-37 : transversa sekco de postŝipo
    102-38 : tripunkta boato
    102-39 : ŝverto; naĝilo; stabiligilo
    102-40 : flosilo
    102-41 -58 : akvoskiado
    102-41 : akvoskiantino; akvoskiistino
    102-42 : enakva startpozicio
    102-43 : tirŝnuro
    102-44 : mantenilo de tirŝnuro
    102-45 -51 : akvoskia lingvo; mansignoj de skiisto
    102-45 : signo: pli rapide
    102-46 : signo: malpli rapide
    102-47 : signo: ĝusta rapideco
    102-48 : signo: turnu vin!
    102-49 : signo: haltu!
    102-50 : signo: haltigu la motoron!
    102-51 : signo: reen al albordiĝejo!
    102-52 -58 : akvoskiisto
    102-52 : figurskio; soloskio
    102-53 , 54 : kaŭĉuka piedfiksilo
    102-53 : antaŭpieda kaŭĉuka fiksilo
    102-54 : kalkan-apogilo
    102-55 : buklo por dua piedo; ŝovbuklo
    102-56 , 57 : slalomskio
    102-57 : kareno; naĝilo
    102-58 : saltoskio
    102-59 : aerkusena veturilo; ŝveboŝipo
    102-60 : helico
    102-61 : aerflua rudro
    102-62 : aerkuseno; pneŭmata kuseno

    Iel rilatitaj:

    aeroplanx akvx barkx bitx bordx davitx gondolx hidroplanx kajakx kanotx kanux kermesx kilo koraklx marx pinasx pirogx remx sampanx veturx ŝipx