gaso

gas/o

  1. [FIZIKO] ĉiu aersimila fluido, precipe el tiuj, kiuj ne likviĝas aŭ solidiĝas je normala temperaturo: hidrogeno, nitrogeno, oksigeno estas gasoj; ideala (modelo de maldensa gaso, en kiu oni neglektas la intermolekulajn fortojn); raraj gasoj (heliumo, kriptono ktp); la proprecoj de la gasoj estas la ekspansiemo, la elasteco, la kunpremebleco.
  1. [KOMUNUZO] Hidrokarbono (metano, propano, butano) aŭ miksaĵo de hidrokarbonoj (pasintece ankaŭ miksaĵo de karbona monooksido kaj hidrogeno) en stato de gaso 1, kaj uzata por lumigado, hejtado, kuirado, karburaĵo ks: natura, fabrikita gaso; riĉa, malriĉa gaso; fermi, malfermi la gason; gasbotelo (por butano); fornelo.
    akvogaso [VIDU] gasbeko, gasodukto, gasfabriko, gasflamigilo, gasrezervujo.
  1. [MEDICINO] Aero akumuliĝinta en la stomako aŭ gaso formiĝinta en la intestoj.
    furzo.
  1. [ARMEOJ] Venena gaso 1, ĝenerale miksaĵo, uzata por difekti la organismon de homo: asfiksiaj, larmigaj, ternigaj, vezikigaj gasoj; mustarda gaso (iperito); gasmasko (kontraŭ la venenaj gasoj); atako per gasoj; gasvenenitaj trupoj [VIDU] gaskamero.
  1. [TERVETURILO] [AVIADO] Miksaĵo el gasoj, uzata en la eksplodmotoroj: doni plenajn gasojn; haltigi la gasojn [VIDU] gasmotoro, gaspedalo
  • gasa
    1. Estanta en stato de gaso: gasa korpo (Z).
    1. Rilata al gaso: gasa inkandeska lumo; gasa hejtaparato; gasa ellaso; gasa industrio.
  • gaseco
    Unu el la tri statoj de la materio.
    likveco, solideco.
  • gasigi
    Transigi en gasan staton: gasigi benzinon per karburilo; gasigebla substanco.
  • gasisto
    Laboristo en gasfabriko.
  • gasujo
    gasbotelo.
  • gasumi (tr)
    Mortigi aŭ ekzekuti per venenaj gasoj.
  • gasmetro
    Mezurilo de la uzita kvanto da brulgaso.
  • biogaso
    [EKOLOGIO] Gaso (precipe konsistanta el metano), produktata per fermentiĝo de vegetaĵaj restaĵoj, fekaĵoj ks.
  • engasa
    Estiĝanta en gaso: engasa malŝargo elektra.
  • akvogaso
    [TEKNIKOJ] Brulgaso, kiu estis uzata por lumigi kaj hejti antaŭ la enkonduko de tergaso; ĝi estas toksa pro enhavo de karbona monooksido.
  • brulgaso
    Gaso 2.
  • marĉgaso = metano.
  • mingaso
    Eksplodema miksaĵo el metano kun aero, formiĝanta en la mingalerioj. SIN. grizuo.
  • ridgaso
    [KEMIO] Dinitrogenoksido, N2O, kun ridigaj ecoj.
  • tergaso
    Gaso, plej ofte metano, CH4, eliganta el teraj fontoj, kaj utiligata por industriaj kaj hejmaj bezonoj.

    gaso


    Esprimoj

    Doni plenajn gasojn.
    Haltigi la gasojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    akvogaso,biogaso,brulgaso,engasa,gasa,gaseco,gasfabriko,gasflamigilo,gasigi,gasisto,gaskamero,gaslampo,gasmetro,gasmotoro,gaso,gasoleo,gasoŝipo,gaspedalo,gasrezervujo,gasujo,gasumi,marĉgaso,mingaso,mustarda gaso,ridgaso,tergaso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    eksplodema
    flamigema
    haladza
    inerta
    nesolvebla
    noca
    rara


    vaporiĝema
    venena
    volatila

    boli : pri akvo: havi temperaturon de 100°C; transiri de likvo al gaso
    bruli
    dilati
    hejti
    kondensi
    kunpremi
    liki : (pri ujo:) tralasi likvon (gute) aŭ gason (iom post iom)
    tralikiĝi: (figure, pri sekreto:) koniĝi ne oficiale

    (varmigata) aero
    Aero konsistas el nitrogeno kaj oksigeno, kaj ankaŭ el raraj (maloftaj) gasoj
    larmiga gaso, obuso
    acido
    aero : la gasoj ĉirkaŭ ĉio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn ni spiras por vivi; tio, en kio flugas birdoj, insektoj
    aerostato, aerŝipo
    afineco
    akvo estas solido (glacio), inter 0 kaj 100°C likvo (akvo), super 100°C gaso ( vaporo)
    amoniako
    argono
    asfiksio
    atmosfero
    azoto
    balono : flugaparato (aŭ ludilo.) konsistanta el sako kun gaso aŭ varma
    brulgaso
    brulilo
    denseco
    dispartigo
    dukto
    emanado
    eŭdiometro
    flamingo
    flogistono
    fluidajo
    fluido : likvo aŭ gaso, ne solido
    gasbotelo
    gasmufo
    : io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj Celsiaj
    gasometro
    grizuo (mingaso)
    heliumo
    hidrogeno
    inhalilo
    kandelabro
    karbominejo
    karbonido
    kombinaĵo
    kriptono
    ksenono
    kunmetaĵo
    lampo
    liko: tru(et)o aŭ alie difektita loko, tra kiu eliras likvo aŭ gaso
    likvigo
    lumgaso
    lumo
    malkomponado
    manometro
    metano
    miksaĵo
    neono
    nobla gaso
    oksigeno
    provtubo
    putro
    sintezo
    solido : io tre firma; ne likvo, ne gaso
    solvebleco
    stratlanterno
    tensio
    tubo
    valvo
    veziko
    volumeno

    Ankaŭ vidu:

    biokemio, fiziko, ĥemio, kemio, solida, vaporo

    Bildvortaro

    309 : Koaksigejo


    309-01 -15 : koaksigejo
    309-01 : elŝarĝo de koakskarbo
    309-02 : transportbendo
    309-03 : deponujo de koakskarbo
    309-04 : karbotura transportbendo
    309-05 : karboturo
    309-06 : enŝarĝa vagono
    309-07 : koakselprema maŝino
    309-08 : koaksiga fornaro
    309-09 : koakskuka vagono
    309-10 : estinga vagono kun lokomotivo
    309-11 : estinga turo
    309-12 : koaksa ramplo
    309-13 : koaksrampla transportbendo
    309-14 : krud- kaj fajnkoaksaj kribriloj
    309-15 : koaksoŝarĝado
    309-16 -45 : pritraktado de koaksigeja gaso
    309-16 : gaseligo el koaksigaj fornoj
    309-17 : gaskolekta kondukilo
    309-18 : apartigo de dika gudro
    309-19 : gasmalvarmigilo
    309-20 : elektrostatika filtrilo
    309-21 : gasforsuĉilo
    309-22 : sulfidlavejo
    309-23 : amoniaklavejo
    309-24 : benzollavejo
    309-25 : gaskolektujo
    309-26 : gaskompresoro
    309-27 : senbenzoligo per malvarmigilo kaj varmoŝanĝilo
    309-28 : sensulfurigo de gaso
    309-29 : gasmalvarmigo
    309-30 : gassekigo
    309-31 : gasmezurilo
    309-32 : krudgudrujo
    309-33 : aldono de sulfata acido
    309-34 : produktado de sulfata acido
    309-35 : produktado de amonia sulfato
    309-36 : amonia sulfato
    309-37 : regajna instalaĵo por lavenzoj
    309-38 : forkonduko de rubakvo
    309-39 : senfenoligo de gasakvo
    309-40 : krudfenolujo
    309-41 : produktado de kruda fenolo
    309-42 : krudbenzolujo
    309-43 : lavoleŭjo
    309-44 : kondukilo de malaltprema gaso
    309-45 : kondukilo de altprema gaso

    Iel rilatitaj:

    Aŭŝvicx acetilenx acidx aerometrx aerosolx aerostatikx aerostatx aerx afinx agregx akvx alumetx amoniakx argonx asfiksix atmosferx azotx balonx biokemix bolx borborigmx botelx brulx densx dilatx duktx eksplodx ekzekutx emanx eŭdiometrx fizikx flamx flogistonx fluidx grizux haladzx hejtx heliumx hidrogenx inertx inhalx kandelabrx karbonx kemix kombinx komponx kondensx kriptonx ksenonx lampx lanternx likvx likx lumx manometrx mantelx materialx metanx metrx metx miksx minx mufx neonx nitrogenx noblx nocx obusx oksigenx olex partx premx putrx rarx sintezx solidx solvx tensix tubx valvx vaporx venenx vezikx volatilx volumenx vulkanx ĥemix