veturi

*vetur/i (ntr)

  1. (iu) Esti transportata de unu loko al alia per tiucela aparato aŭ maŝino: malbone veturi estas tamen pli bone, ol bone iri (Z); riĉulo veturas, malriĉulo kuras (Z); veturi per kaleŝo (B), en vagonaro (B), sur ŝipo (Z); eksterordinara ŝipo, per kiu li povis veturi en la aero (Z); ni veturas [...] per glitveturilo (Z); veturi el Varsovio rekte Parizon (Z); mi estis veturonta kun ili (Z); ili veturis trarigardi la landon (Z); (ŝerce) veturi sur sia paro da kruroj (Z).
  1. (pp veturilo) Translokiĝi: veturas ŝipo (B), biciklo (B), fiakro; li falis sub la radojn de veturanta vagonaro (Z); la kaleŝo veturis kun ili pluen (Z).
  • vetur (ad)o
    Ago de iu, kiu veturas: ĝui senpagan veturon sur la tramvojoj; la veturado daŭris tri tagojn; kvina rado ĉe veturado (Z) (senutila helpanto).
  • veturebla
    (pp vojo) Tia, ke sur ĝi oni povas veturi.
  • veturigi
    1. Transporti de unu loko al alia per veturilo: unu granda ŝipo devis ilin veturigi al Peterburgo (Z); la karavano veturigis al Damasko silkojn kaj perlojn; li levis la kadavron kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne (X); veturigi grenon al la bazaro (B).
    1. Direkti veturilon: malgranda kaleŝo veturigata de unu knabo (Z).
  • veturigebla
    Tia, ke oni povas ĝin veturigi.
  • *veturigisto
    Homo, kiu metie direktas veturilon, precipe ĉevaltiratan.
    koĉero, aŭtisto, ŝoforo.
  • *veturilo
    1. Ilo por transportado, konsistanta esence el kesto, kaj plejofte radoj aŭ glitiloj: en somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro per glitveturilo (Z); terveturilo, akvoveturilo, naĝveturilo (Z).
      aŭto, ĉaro, kariolo, tramo, aviadilo.
    1. Vehiklo 3.
  • akvuma veturilo
    Veturilo, servanta por akvumi ŝoseon.
  • alveturi (tr)
    Veturi al loko: alveturi la kongreson; por mi persone la alveturo estas tre malfacila (Z).
  • ĉirkaŭveturi (tr)
    Veturi en la diversajn partojn de regiono: ĉirkaŭveturi la landon.
  • ekveturi
    Komenci veturadon: kiam ni devis ekveturi, amikoj venis, por diri al ni adiaŭ (Z).
  • elveturi
    1. (ntr) Eliri, veturante: kiam vi elveturis el Varsovio? (Z); ni elveturis tra la urba pordego (Z); mi intencas elveturi el R. ĵaŭdon (Z).
    1. (tr) Eluzi veturante: tio estis plej mizera, plej multe elveturita vojo (Z).
  • enveturi
    Eniri, veturante: la knabo opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj (Z); la kaleŝo enveturis en la korton (Z); riĉaj gastoj faris sian enveturon en la fieran domon (Z).
  • enveturejo
    Pordo, tra kiu la veturiloj povas enveturi en la korton.
  • forveturi
    Foriĝi, veturante: la sekvantan tagon, ni forveturis tre frue (Z); ŝi forveturis Norvegujon (Z); jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo (X).
  • kunveturi
    Kunesti dum veturo: la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiĝis (Z).
  • preterveturi (tr)
    1. Veturi preter io senmova: preterveturi stratangulon, monumenton, apudvojan vilaĝon.
    1. . Preterpasi 2: preterveturi funebran procesion.
  • reveturi
    Reveni, veturante: li reveturis el la kamparo nur hieraŭ; dum la reveturado hejmen (Z).
  • surveturi (tr)
    Veturi sur io aŭ iu: la aŭto surveturis du kokinojn kaj unu hundon.
  • traveturi (tr)
    Trairi, veturante: traveturi la tutan Eŭropon (Z); vojo, kiun ni devis traveturi (Z); uzinte 22 horojn, por traveturi la kvar mejlojn (Z); mia traveturo per Berlino al ĝenevo (Z).
  • transveturi (tr)
    1. Transiri, veturante: transveturi la golfon (Z); transveturi monton.
    1. Surveturi: la lokomotivo transveturis al li la piedojn (Z).
  • aerveturado
    Veturado en la aero per aerodinoj aŭ aerostatoj.
    aeronaŭtiko.
  • akvoveture
    Per transportado sur rivero aŭ maro.
  • akvoveturilo
    Veturilo por iri sur aŭ en akvo.
  • ĉelveturilo
    Speciala veturilo, por transporti la akuzitojn aŭ kondamnitojn, ĉiun en aparta ĉelo.
  • ĉerkoveturilo
    Veturilo, por la transportado de mortinto en ĉerko.
  • domveturilo
    Veturilo, interne aranĝita kiel dometo, kie oni povas loĝi. SIN. ruldomo.
  • *glitveturilo
    Sledo: glitveturileto (Z).
  • kurierveturilo
    Veturilo, destinita al la transportado de la poŝtoj.
  • loĝveturgilo
    Domveturilo.
  • marveturi = navigi.
  • naĝveturilo (Z)
    Boato.
  • petveturi
    Veturi en aŭto aŭ kamiono, kies kondukanton oni gesthaltigis sur la vojo kaj petis pri senpaga transportado.
  • postveturilo
    Remorko.
  • poŝtoveturilo
    Kurierveturilo.
  • spacveturilo
    Spacoŝipo.
  • ŝarĝoveturilo
    Veturilo por la transportado de pezaj ŝarĝoj.
    kamiono.
  • ŝipveturi
    Veturi per boato, ŝipo ks: ŝipveturado malsupren sur granda akvofalo (Z).
  • trenveturilo
    Remorko.
  • velveturi
    Veturi sur akvo helpe de la vento: la ŝipo velveturis tra la arbaro (Z); lerni la velveturadon (Z).

    veturi


    Esprimoj:

    La vortoj estas la vehikloj de la penso.
    Motorciklo kun cilindra kapacito de 80 kubaj centimetroj.
    Vicatendi la tramon
    Vice atendi la aŭtobuson.
    Ĉiutera veturilo.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    aerveturado , akvoveture , akvoveturilo , akvuma veturilo, alveturi , domveturilo , ekveturi , elveturi , enveturejo, enveturi , forveturi, glitveturilo , kunveturi , loĝveturilo , marveturi , naĝveturilo , petveturi , postveturilo , poŝtoveturilo , preterveturi , reveturi , spacveturilo , surveturi , transveturi ,, trenveturilo , velveturi ,, veturebla, veturfoto , veturi, veturigebla , veturigi, veturigisto , veturilo, veturmalsano , veturprezo, veturvojo , ĉelveturilo, ĉerkoveturilo , ĉirkaŭveturi , ŝarĝoveturilo, ŝipveturi

    Unuaj lernendaĵoj:

    aŭt(omobil)o , aŭtobuso , aviado , biciklo , bileto , haveno , rado , rapida , stacio , strato , vagono , vojo , vojaĝi , ŝipo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    konduki
    porti
    translokigi
    transporti
    vojaĝi
    iri

    aerodino
    aerodromo
    aeronaŭtiko
    aerostato
    aviadilo
    avio
    aŭtisto
    aŭtomobilo
    aŭtoriparo
    aŭtoservado
    biciklo
    boato
    eksplodmotoro
    fervoja linio
    fervojo
    flugmaŝino
    glitveturilo
    haveno
    kajo
    kamiono
    kariolo
    koĉero
    mopedo
    motorciklo
    motorŝipo
    navigado
    personaŭto
    ponto
    rado
    raketo
    raŭpveturilo
    remorko
    rivero
    ruldomo
    servostacio
    skotero
    sledo
    spacoŝipo
    spacveturilo
    stacidopmo
    strato
    trafiko
    tramo
    varstacio
    vehiklo
    velŝipo
    vojo
    ŝoseo
    ĉaro
    ĉeval -veturilo
    ŝarĝauto
    ŝipo
    ŝoforo

    Iel rilatitaj:

    -al -ebl -il -ist aerodinx aerodromx aeronaŭtikx aeronaŭtx aerostatx aerx akvx ambulancx aviadilx aviadx avix aŭtobusx aŭtomobilx aŭtx barkx biciklx biletx boardx boatx ciklx cirkulx domx ek eksplodx el en etapx fervojx fiakrx flugx fotx glitx havenx irx kajx kaleŝx kamionx karavanx kariolx kondukx koĉerx kun lokx loĝx marx mopedx motorciklx navigx naĝx personx petx pontx pordx portx post poŝtx preter radx raketx rapidx re remorkx riparx riverx rulx sanx servx skoterx sledx spacx stacix stratx sur trafikx tramx trans trenx vagonx varx vehiklx velx vojaĝx vojx ĉarx ĉasix ĉerkx ĉirkaŭ ŝipx ŝoforx ŝosex