pura

*pur/a¹

  1. Tia, ke ĝia naturo estas miksita kun nenia fremda elemento: pano el pura tritiko; pura (senakva) vino; pura oro (Z), arĝento; [KEMIO] analize pura (pp kemiaĵo sufiĉe pura, por esti uzebla kiel reakcianto en analizreakcio); teknike pura (pp kemiaĵo taŭga por industriaj uzoj kaj fabrikado, sed nesufiĉe pura por analizo); oni prenas ordinare la purajn radikojn (Z) (sen gramatika finaĵo); pura (neta) profito; li estas homo en la plej pura senco de l' vorto (Z); mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero (Z); ili tro videble faras tion el pura malhonesteco (Z); tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan (Z); havi sencon pure pronoman (Z); demandaj pure akademiaj (Z); pure kondiĉa rimedo de interkomunikiĝado (Z).
    esenca, ĝusta, kerna.
  1. Tia, ke ĝia naturo estas difektita de nenia malbona elemento: spiri puran aeron; pura (sennuba) ĉielo fulmon ne timas (Z); akvo kura, akvo pura (Z); (f) animo pura ruzon ne bezonas (Z); havi puran konsciencon (Z); la pura ĉasta ĝojo de fratino (Z); pura kaj infana konfidenco al nobla vir' (Z); esti pura de peko (Z).
    kristala, sankta, virga, virta.
  1. [RELIGIO] Tia, kian la ritoj permesas kontakti sen risko de religia infektiĝo: la pastro deklaru lin pura (X); kiam ŝi puriĝos de sia elfluo, tiam ŝi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste ŝi estos pura (X); pura besto, manĝaĵo; se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, ĝi restos pura (X); per lavado en la pura maro la bildon de l' diino resanktigi (Z).
    koŝera.
  1. Ne makulita de naŭza substanco (polvo, graso, koto ks): pura telero, tuko, mano (Z); tion oni havas, se oni volas konservi purajn piedojn (Z); (f) tro forta ĵuro, la afero ne pura (Z).
  1. [BIOLOGIO] (pp mikroba kultivaĵo) Sen ia ajn fremda organismo.
  • pureco
    Eco de iu aŭ io pura: en la ĉambro regas plej granda pureco (Z); ĉio en la domo brilis kaj fulmis de pureco (Z); (f) mi prenis sur min la respondecon por la pureco de la lingvo en nia gazeto (Z); vesto eluzita, sed pureca spirita (Z); rita pureco; la Eternulo rekompencis min laŭ la pureco de miaj manoj (X).
  • *purema
    Kutime zorganta pri pureco: li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto (Z).
  • *purigi
    Fari iun aŭ ion pura:
    1. purigi oron (X); nepurigita arĝento (X).
      afinacii, rafini.
    1. purigi malklaran akvon, lasante ĝin kuŝi; (f) purigi ies koron (X);
    1. jen estas la leĝo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin (X); la purigato lavos sian veston kaj banos sin en akvo (X);
    1. la kokino purigis sin per la beko (Z); mi prenis la broson kaj purigis la veston (Z); purigi siajn ŝuojn, la nazon de infano.
  • purig (ad)o
    Ago de tiu, kiu purigas: ŝi zorgis pri la purigo de la kuirejo; la purigado de la atmosfero dank' al la ventoj; ŝi sentis kvazaŭ fajreron de la puriga flamo (Z).
  • puriĝi
    Iĝi pura: la plugilo puriĝas per la laboro (B); la pastro pekliberigos ŝin kaj ŝi puriĝos (X).
  • puriĝo
    Ago, per kiu iu puriĝas, precipe rite: sesdek ses tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo; kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ filino [...] (X); [KRISTANISMO] la festo de la Puriĝo de la Virgulino.
  • purismo
    1. [BELETRO] Troa zorgo uzadi en la lingvo nur vortojn sankciitajn de la tradicio.
    1. [BELARTOJ] [ARKITEKTURO] Tendenco (1917-1925), naskita el kubismo kaj karakterizata de geometria simpleco de konturoj kaj strebo al purigitaj formoj.
  • puristo
    Adepto de purismo.
  • purulo
    Homo pura, precipe metafore: la agado de purulo estas ĝusta (X); silentu, vi malĉastulino! Ne ludu rolon de purulino (Z).
  • puruma
    (pp infano) Ne bezonanta plu vindaĵojn.
  • elpurigi
    Purigi, eligante: elpurigi la korpojn je malbonaj humoroj; elpurigo de frakciemaj elementoj el la partio.
  • malpura
    1. Tia, ke ĝia naturo estas miksita kun alispeca malpli valora aŭ rekte malbona substanco: malpura erco, malpura metalo; malpura atmosfero; (f) pli bona pura konscienco, ol malpura potenco (Z).
    1. Tia, kian la ritoj ne permesas kontakti: se virino naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj (X); kiam kun virino kuŝis viro kun elverŝo de semo [...] , ili estos malpuraj ĝis la vespero (X); el ĉiuj bestoj kvarpiedaj, ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi (X).
      tabua, abomeninda.
    1. Miksita aŭ kovrita de naŭza substanco (polvo, koto, graso ks): ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran (Z); tolaĵon malpuran lavu en la domo (Z); ŝuoj malpuraj de koto.
      makuli.
  • malpuraĵo
    Io malpura: forlavi la malpuraĵon de la glacoj de aŭto; en Asirio ili manĝis malpuraĵon (X).
  • malpureco
    Eco de iu, io malpura: rita malpureco; li vivas en kutima malpureco.
  • malpurigi
    Fari ion, iun malpura: malpurigi veston per koto (B); malpurigi siajn ŝuojn (Z); kiu ludas kun koto malpurigas la manojn (Z) (pf); ne malpurigu vian animon (vin) per la rampaĵo (X).
  • malpuriĝi
    Iĝi malpura: mia vesto forte malpuriĝis (Z); ilin ne manĝu kaj ne malpuriĝu per ili (X).
  • malpurulo
    Homo malpura, precipe metafore: ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj (X).
  • botpurigisto (Z) = ŝupurigisto.
  • brilpura
    Tiel pura, ke ĝi brilas: brilpuraj bukoj (Z).
  • frotpurigi
    Forigi la malpuraĵon per frotado: frotpurigi la kuirejan ilaron (Z), sonorilojn (Z), ŝtuparojn (Z); la frotpurigita pargeta planko (Z); frotpurigitaj stanaj teleroj (Z).
  • grundpurigo
    [EKOLOGIO] Kemia, biologia aŭ fizika maniero forigi deponitajn toksajn substancojn el grundo.
  • kloakpuriga
    [EKOLOGIO] (pp instalaĵo) Ebliganta purigi kloakakvon per biologia procezo. [VIDU] lagunado.
  • medimalpurigo
    [EKOLOGIO] Troa ellaso de substancoj, havantaj malbonan influon al vivuloj kaj ekosistemoj entute. SIN. poluado.
  • nazpurigi
    Mungi.
  • sekpurigado
    Sistemo de industria purigado de vestoj per kemiaj procedoj, sen akvo.
  • stratpurigisto
    Laboristo, komisiita purigadi la stratojn.
  • ŝupurigisto
    Homo, kies metio estas purigi la ŝuojn.

    purx

    Bildvortaro

    353 : Vojpurigo


    353-01 : stratpurigisto
    353-02 : stratpuriga broso
    353-03 -7 : laborvesto de stratpurigisto
    353-03 : ĉapo
    353-04 : jako kun sekurigaj reflektostrioj
    353-05 : pantalono kun sekurigaj reflektostrioj
    353-06 : sekuriga ŝuo kun integrita ŝtalfirmigita pinto
    353-07 : gantoj
    353-08 : manĉaro kun laboriloj
    353-09 : folisuĉilo
    353-10 : folisako
    353-11 : vojbalaa maŝino
    353-12 : ronda balabroso
    353-13 : kompaktiga rubokamiono
    353-14 : rubujklinilo
    353-15 -21 : balakamiono
    353-16 : balacilindro
    353-17 : albalailo
    353-18 : suĉofaŭko
    353-19 : aerfluo
    353-20 : ventolilo
    353-21 : rubujo
    353-22 : konstruruba kontenero
    353-23 : neĝforiga kamiono
    353-24 : neĝplugilo (neĝosova ŝildo)
    353-25 : alĝustiga levilo por puriga angulo
    353-26 : suspensio sur kamiono
    353-27 : avertolumo
    353-28 : ŝutaĵujo por ŝutsalo aŭ ŝutsablo
    353-29 : disŝutilo

    Iel rilatitaj:

    absolutx abstraktx afinacix akvx balax baptx brosx domx duŝx helx idealx kombx lavx lesivx mastrumx olex plankx polvx sapx vinx viŝx