oksigeno

*oksigen/o

  1. [KEMIO] Elemento, O, atomnumero 8, atommaso 16,00.
  1. [KEMIO] Senkolora, senodora gaso, O2, ne bruligebla, sed nepre necesa por brulado kaj spirado, kiu, miksite kun nitrogeno kaj aliaj gasoj, formas aeron k, kombinite kun hidrogeno, formas akvon.
    ozono.
  • oksigeni (tr)
    Miksi kun oksigeno.
  • oksigena
    Entenanta oksigenon: oksigena akvo (komunuza nomo por H2O2, oksidanta mikrobicido kaj blankigilo).

    oksigeno


    Iel rilatitaj:

    aerx akvx anoksix brulx deoksi- fajrx gasx sangx spirx