acido


[kemio] Kombinaĵo, havanta hidrogenjonojn en akva solvaĵo, k ruĝiganta lakmuson: ĉiu acido konsistas el hidrogeno k acidresto. [VIDU] acidmordi, acidnombro, acidalkala ekvilibro (Vd ekvilibro 3).

  • grasacido
    [kemio] Kn de naturaj, organikaj acidoj, ĝenerale monokarboksilaj, kiuj estas plej grandparte sub formo de esteroj, k kiuj konsistigas i.a. grasojn k oleojn: saturitaj grasacidoj (CH3-(CH2) [fotografio] -COOH, ekz. palmitata, stearata acidoj); nesaturitaj grasacidoj (kun unu aŭ pluraj duoblaj ligoj, ekz. oleata, linoleata acidoj); [biologio] esenca grasacido (nesintezebla de la organismo k tial nepre ricevata el la nutraĵoj).
    lipido, glicerido.
  • *acida
    1. Havanta la ecojn de acido: acida solvaĵo, [kemio] fendado, fendiĝo (Vd fendi), [geologio] petro (magma petro riĉa (≥ 66% laŭmase) je dioksido de silicio SiO2), [ekologio] pluvo (Vd acidiĝo).
    1. [KOMUNUZO] Havanta tian akran gusto, kiel vinagro aŭ citrono: acidaj pomoj, bombonoj. [VIDU] amara, ranca.
    1. (f) Malagrable pika: acida humoro (Z), tono, respondo; ŝi tre acidan havis mieneton (G).
      mal dolĉa, akra, acerba.
  • *acidaĵo
    Likvo acida: via vino estas nur abomena acidaĵo (Z).
  • *acideco
    1. [kemio] Grado, en kiu acido ĉeestas: la stomaka acideco.
    1. [kemio] pH.
  • acideta (Z)
    Nur iom acida: acideta saŭco.
  • acidigi
    1. Fari acido.
    1. [KOMUNUZO] Fari acida.
  • acidetigi
    Fari acideta.
  • acidiĝo
    [ekologio] Acidiĝo de pluvoj (acidaj pluvoj), nebuloj, riveroj, lagoj, grundo ks, kiu estiĝas pro ellasoj de acid(ig)aj gasaj substancoj (sulfurdioksido, nitrogenoksido) el industrio, elektrocentraloj ks: la arbarmortado en centra Eŭropo estas unu el la rezultoj de acidiĝo.
  • acidozo
    [medicino] Hista acideco, renkontebla en iuj malsanoj, ĉefe en diabeto.
  • acidometro
    Aparato, servanta por mezuri la koncentritecon de acido.
  • amin (o)acido
    [kemio] Organika substanco de la vivuloj, kun funkcio amino k funkcio karboksila acido, R-CH (NH2)-COOH, konsistiga elemento de la proteinoj: la proteinoj de la vivuloj konsistas el 20 ĉefaj aminoacidoj;
    [biologio] esenca aminacido (nesintezebla de la organismo k tial nepre ricevata el la nutraĵoj).
  • dolĉacida
    Havanta guston samtempe acidetan k dolĉan: dolĉacidaj ĉerizoj; ĉina dolĉacida saŭco; (f) dolĉacidaj salutvortoj.

  • Iel rilatitaj:

    acerbx acidimetrx afablx afinx agacx akrilx akrx akvx alaninx alkalx amarx amfoterx amidx anhidridx argininx aspartx azelx bergamotx citronx diabetx dolĉx gasx gliceridx hidrogenx lipidx malsanx pikx rancx stomakx vinx