teo

*te/o

  1. [BOTANIKO] (ark.) Eksa g. Thea, nun inkludita en kamelio.
  1. [BOTANIKO] Sp. de kamelio (ĉinia kamelio) el S kaj E Azio, de antaŭ jarcentoj kultivata por folioj uzataj por prepari teon 4. SIN. tearbo.
  1. [KOMUNUZO] La sekigitaj folioj de teo 2: verda teo (ne fermentigita); bruna aŭ nigra teo (fermentigita); pulvorteo aŭ kirloteo (pulvorigita nigra tea); ĉina, cejlona teo.
  1. [KUIRARTO] Trinkaĵo, preparita per infuzado de teo 3 en bolanta aŭ tre varma akvo: parfumita teo.
    mateo. [VIDU] teceremonio, tehoro, tekruĉo, tekunveno, temanĝo, tesalono, teofilino.
  • teacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Theaceae) de ĉ. 610 sp-oj el 22 g-oj, i.a. kamelio.
  • teino (ark.) = kafeino el teo.
  • teismo
    [MEDICINO] Toksiĝo per teo.
  • teujo
    Skatolo, por konservi teon.
  • tearbo
    Teo 2.
  • *temaŝino
    Samovaro.
  • buterteo
    Teo kun butero, trinkata precipe en Himalajo.

    teo


    Esprimoj

    Ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?
    Ŝian teon el milfolio kun pistita sovaĝa rozo kaj fragaj folioj tie ne eblis servi.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    buterteo,teacoj, tearbo, teceremonio, tefoliino, tehoro,teino, tekaldrono, tekruĉo, tekunveno, temanĝo, temaŝino, tesalono, tetaso,teujo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    cejlona
    sekigita
    ĉina

    filtri
    infuzi
    trinki

    akvo
    kafeino
    kamelio
    mateo (paragvaja teo)
    samovaro
    teofilino (tefoliino)
    tizano
    toksiĝo

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    Cejlonx ajapanx akvx arbx buterx ceremonix filtrx folix horx infuzx kafeinx kaldronx kamelix kruĉx manĝx matex maŝinx salonx samovarx sekx tasx teofilinx tizanx toksx trinkx venx ĉanojx ĉinx