drinki

*drink/i

  1. (ntr) Plezurcele trinki alkoholaĵojn en nemodera kvanto: drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn (Z); drinki kiel funelo (Z); li drinkis ĝis ebrieco (Z); li tiom multe drinkis, ke oni ne povas stari longe apud li (Z); ili knabinon vendis pro vino k drinkis (X); drinkinte, homo ĉion elportas eksteren (Z).
  1. (tr) (vs aŭ ŝerce) Trinki plezurcele k multe: ili abunde [...] drinkis alkoholaĵojn (PM); tiu abstinulo obstine drinkas mineralan akvon.
  • drinkado
    Agado de drinkanto: drinkado de brando (Z); perioda daŭra drinkado (Z); abomeninda fariĝis ilia drinkado (X).
  • drinkaĵo
    Alkohola trinkaĵo: ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkaĵo (X); pastro k profeto vagas pro drinkaĵo (X).
    ebriigaĵo.
  • *drinkejo
    Loko, kie oni trinkas alkoholaĵojn: en la stratoj estas kvazaŭ drinkejo, malpureco! (Z); poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj (Z); la dikventra drinkejmastro servos al vi per plena glaso.
  • drinkigi
    Fari, ke iu drinku: mi jam eĉ bedaŭras, ke mi lin drinkigis (Z).
  • drinkulo
    Tiu, kiu kutime drinkas: ne pekas drinkulo, pekas ebriulo (Z).
  • fordrinki (tr)
    Perdi per drinkado: fordrinki sian monon, sian tutan havon (Z), sian ĉagrenon.
  • postdrinka
    Okazanta post drinkado: postdrinka kapdoloro (Z).
  • stardrinkejo
    Drinkejo, kie oni drinkas starante ĉe la bufedo.

    drinki

    REVO: [drinki]
    Alkoholo.Aperitivo.Aresti ebriulon.Brandfarejo.Brando : ĉeriz-, gren-, terpom-, (Nur unu larmon da brando).Bufedo.Dancas al li ringoj antaŭ la okuloj.Drinkado bestigas la homon, bestigas la plej inteligentajn.Drinki kiel truo, kiel spongo, kiel funelo.Drinkulo kiu brogis al si la intestojn.Ebria kiel lordo, barelo, ĝis falo sub la tablon.Ebriiĝi de vino.Esti en ebria stato.Etilismo.Fajna brando.Fordiboĉi ĉion ĝis la lasta ĉemizo.Fordoni sin al drinkado.Fordrinki sian monon.Fordrinki sian ĉagrenon.Fosi al si mem la tombon.Havi glason troan, iom da vaporo en la kapo.Homo post drinko sin montras sen ŝminko.Li esploris la fundon de la glaso.Li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando.Liaj okuloj iras krucvole.Malebriiĝi.Mortebria.Ne spirebla atmosfero de drinkejo.Ni ebriigu nian patron per vino kaj ni kuŝu kun li, por ke ni aperigude nia patro idaron (Gen.9/32).Postebrio (kapdoloro).Pro la kulpoj de la patroj suferas (pagas) la filoj.Rulfali sub la tablon.Sentoksigi drinkemulon.Stardrinkejo.Vera opinio montriĝas en ebrio (En ebrio estas vero).Viskio.
    trinki

    Iel rilatitaj:

    akvx ebrix glasx klubx legomx likvx manĝx soifx spicaĵx tablx trinkx viandx ĉardx