lavi

*lav/i (tr)

  1. Purigi per akvo aŭ alia likvo: lavi al si la vizaĝon, la manojn; ŝi lavis sin en la fonto (Z); la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero (X); mano manon lavas (Z); lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos (Z); sapo, (kiu) blanke lavas (Z); lavi la glasojn, la telerojn; tolaĵon malpuran lavu en la domo (Z) ( [VIDU] balai); ŝi staris en la akvo apud la lavbenko kaj batadis per lavbatiloj la tolaĵon (Z); lavakvo, lavbudo, lavopelvo, lavtablo, lavtuko; (f) (pri tio) mi lavas al mi la manojn (Z) (tio min ne koncernas).
    bani, gargari, lesivi. [VIDU] lavbutiko, lavpulvoro, lavoŝtono, lavtabulo.
  1. Formeti per fluaĵo la neutiligeblaĵojn el erco, brulmaterialo ks: lavi oron, koakson.
  1. (pp akvaro) Tuŝi per sia akvo: la ondoj lavas la rokojn; bordo lavata de la Balta maro.
  1. (f) Purigi: lavu de la malbono vian koron (X); se vi eĉ lavus vin per natro! (X); generacio, kiu ne laviĝis de siaj malpuraĵoj (X).
    bapti.
  • lav (ad)o
    1. Ago de tiu, kiu lavas: la butiko ne faras la lavadon de koloraj tolaĵoj; (f) fari al iu bonan lavadon (Z) (severan riproĉon. [VIDU] tani).
    1. [MEDICINO] Irigacio de organo, por liberigi ĝin de toksaĵoj, puso ktp: stomaka lavo.
  • lavejo
    Loko ĉe rivero ks, aranĝita por faciligi la lavadon de la tolaĵoj.
  • lavisto, lavistino (Z)
    Persono, kies metio estas lavadi, kaj ankaŭ ordinare gladi, la tolaĵojn: ĉina lavisto.
  • lavujo
    Tino, pelvo, en kiu oni lavadas tolaĵojn.
  • lavumi = tuĉi.
  • lavmaŝino
    Metala kuvo, en kiu mekanismo zorgas pri la lavado kaj sekigado, aŭ per premo aŭ per centrifugado, de tolaĵoj.
  • ellavi, forlavi
    Eligi aŭ forigi lavante: li ploris tiel forte, ke la grajneto ellaviĝis el lia okulo (Z); ŝiajn plej turmentajn dolorojn forlavis la flustrantaj ondoj (Z).
  • tralavi
    Lavi pasigante tra aŭ sur la objekto grandan fluon da akvo aŭ alia likvo.
    gargari, elui, eluvii, perkoli.
  • frotlavi
    Lavi kun frotado: frotlavi feran poton (Z), plankon.
  • orlavisto
    Tiu, kiu serĉas orerojn, tralavante sablon de rivero.
  • skulavi
    Lavi per skuado de la likvo: skulavi botelon.
  • ŝtonlavujo = lavoŝtono.
  • telerlavilo
    Maŝino por aŭtomate lavi la telerojn, pladojn ks.
  • vazlavejo
    ĉambro, ĉe kuirejo de granda domo, restoracio ks, kie oni lavadas la kuir- kaj manĝ-ilarojn.
  • vazlavilo, vazlavmaŝino
    Maŝino por lavi la manĝilaron.
  • vazlavisto
    Tiu, kiu metie lavadas la vazojn kaj aliajn manĝilojn en restoracio.

    lavi


    Fari al iu bonan lavon.Fingrolava bovlo.irigacio.lavoŝtono.lavotabulo.lavpulvoro.likvo.purigi.Vazlavisto.
    akvo. pura.

    Iel rilatitaj:

    akvx balax banx bidex blankx botelx domx kuirx lesivx orx purx sapx tabulx telerx tualetx ŝtonx