poto

*pot/o


[KUIRARTO] Vazo, tre diversa laŭ la materialo, formo kaj uzoj, ordinare destinita por kuirado: la nigraj [...] potoj, kiujn la ridantaj servistinoj ĵus portis hejmen (Z); sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono (Z); ho, ni dezirus morti en la lando Egipta, sidante super potoj kun viando! (X); por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera (Z); ne sanktuloj potojn faras (Z) (f: eminentulo ne zorgas pri detaloj); se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos (Z); kafpoto.
kaserolo, kaldrono, marmito, kuirvazo. [VIDU] peco.
  • potaĵo
    Vazo, telero ks, farita el argilo.
  • potaro
    Aro da potoj, aŭ ĉe la potisto, aŭ en la kuirejo.
  • potisto
    Homo, kies metio estas fari argilajn potojn.
  • enpotigi
    Meti en poton: enpotigi geranion; enpotigi la viandon; (f) jes, nebona afero enpotigis! (Z).
  • akvopoto
    Poto, por transporti akvon.
    kruĉo.
  • florpoto
    Poto, por kulturado de ornamaj plantoj, ekz. ĉambroplantoj.
  • kuirpoto
    Marmito.
  • miksopoto
    1. [KUIRARTO] Manĝaĵo el multaj diversaj kunmiksitaj ingrediencoj, kutime stufaĵo konsistanta el supo, legomoj kaj viando aŭ kolbaso: Irlanda miksopoto (ŝafaĵo aŭ bovaĵo kun terpomoj, cepoj ks); Mediteranea (legoma) miksopoto (melongenoj, kukurbetoj, paprikoj, cepoj kaj tomatoj, kuiritaj olivolee).
      karbonado 2.
    1. (f) Miksaĵo el literaturaj aŭ muzikaj diverstonaj pecoj.
  • pispoto
    (fm) Vazo, uzata (nuntempe precipe de malgrandaj infanoj) por urini kaj feki.
    noktovazo.
  • plenpoto
    La tuta kvanto entenata en poto: (f) ĵeti sur ies kapon plenpoton da insultoj.
  • terpoto
    Poto el bakita argilo.
  • viandopoto (Z)
    Poto, en kiu oni kuiras viandon.

    poto


    Esprimoj

    Bruo de "lika" poto.
    Danci kiel kato ĉirkaŭ la poto.
    Por pot' arĝila poto fera estas najbaro danĝera.
    Verŝi sur ies kapon plenpoton da insultoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , ,enpotigi, , , , , , ,plenpoto, ,potaro,potaĵo,potisto, , , , , ,poto, , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    argila
    ceramika
    emajla ( emajlo : vitreca substanco per kiu oni kovras potojn)
    fera
    tera

    ĝarden,
    kaldrono
    kaserolo
    kovrilokruĉo
    kuirvazo
    marmito
    noktovazo (pispoto)
    pato : malprofunda senkovrila (metala) poto (ofte kun longa tenilo)
    teleraro
    ujo uzata por friti manĝaĵon en ĝi
    vazo

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    -uj akvx argilx ceramikx emajlx ferx kaldronx kaserolx kovrx kruĉx kuirx marmitx noktx patx plenx telerx terx vazx viandx ĝardenx