soifi

*soif/i

  1. (ntr) Senti bezonon, deziron trinki: miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos (X); oni devigas ilin treti en vinberpremejoj, dum ili mem estas soifantaj (X); mi soifis kaj vi donis al mi trinki (N); (f) la tero soifas.
  1. (tr) Forte deziri, aspiri: soifi vengon, ripozon; mia animo soifas Dion (X); feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos (N); ne al glavo sangon soifanta (Z).
  • soifo
    1. Sento de tiu, kiu bezonas trinki: suferi soifon (X); senfortiĝi de soifo (X); la lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo (X); sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon (X); en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron (X); en la dormo oni sentas nek malsaton nek soifon (Z).
    1. Forta deziro: Mi sendos [...] ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo (X); tiu ardo kaj kvazaŭ anima soifo je la vortoj de la evangelio (Z); soifo al la scienco (B); soifo je kisoj; havi soifon legadi hejman lingvon.
  • soifa
    Sentanta soifon: se li estas soifa, trinkigu al li akvon (X).
  • soifigi
    Fari iun soifa: la kurado kaj varmeco soifigis la knabojn.
  • sensoifigaĵo
    Trinkaĵo.
  • malsoifigi, sensoifigi
    ĉesigi ies soifon: li haltis, por sensoifigi sian kamelon; la pluvo malsoifigas la teron (Z).

    soifi


    Esprimoj

    En la dormo oni sentas nek malsanon nek soifon.
    Kvietigi sian soifon.
    La pluvo malsoifigas la teron.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    malsoifigi,sensoifigaĵo,sensoifigi,soifa,soifi,soifigi,soifo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aspiri
    deziri
    drinkemulo
    freŝa
    havi sekan gorĝon
    morti pro soifo
    pipso
    sata
    satigi sian soifon
    trinkiĝis sensoifo, ĝissate, ĝis kontentigo

    Ankaŭ vidu:

    akvo, drinki. lango. manĝi. sana. trinki.

    Iel rilatitaj:

    akvx aspirx avidx bezonx dezirx drinkx freŝx kontentx kuirx langx manĝx mortx pipsx sanx satx sekx trinkx volx