guto

*gut/o

  1. Pli-malpli regule sfera ereto de likvo: guto da roso falis (Z); gutoj da akvo troviĝis sur ili (Z); kiu naskiĝis la gutojn de roso? (X); la guto de la pluvo kaj la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton (Z); fali guto post guto (Z); pezaj larmoj falis per grandaj gutoj sur la plankon (Z); senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras (Z); se gut' al gut' aliĝas, maro fariĝas (Z); unu sola guto la glason pleniĝas (Z) (ne trouzu ies paciencon).
  1. Malgranda kvanto da likvo: neniu alportis al la birdo guton da akvo (Z); nun eĉ la lasta guto (el la kruĉo) estis eltrinkita (Z); jen la popoloj estas kiel guto el sitelo (X); se unu gut' de l' sango mia restus trankvila [...] (Z); elverŝi sian sangon ĝis la lasta guto; plena glaso da vino sed kun guto da veneno (Z) ( [VIDU] infekti, ovo); ĝi estas guto en la maro (io sen efiko).
  1. Iom da io abstrakta: ne ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en tiuj spritaj mokoj (Z) (
    ero, grajno, ombro 6); pli helpas guto da feliĉo ol barelo da saĝo (Z).
  1. [MEDICINO] La plej malgranda facile apartigebla kvanto da likva kuracilo: ordinare sufiĉas adstringaj gutoj (Z); trinku tiun medikamenton po dek gutoj vespere; flakono, gutboteleto.
  1. [ARKITEKTURO] ĉiu el la konusformaj ornamoj, vice metitaj sub dorika kornico.
  • *guti (ntr)
    1. Fali, flui en gutoj: ne gutas mielo el la ĉielo (Z); verŝiĝas la nuboj kaj gutas sur multe da homoj (X); de miaj manoj gutis mirho (X); sango gutis el lia nazo.
    1. Lasi fali de si kvazaŭ en gutoj: viro kun la gutantaj haroj (Z) (post bano); la signoj de viaj piedoj gutas per graso (X); (tr) liaj lipoj gutadas mirhon (X).
  • gute
    En formo de gutoj; guton post guto: feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue (Z).
  • gutado
    Elverŝiĝo en gutoj: malpacema edzino estas kiel konstanta gutado (X) (same teda).
  • guteti
    Guti per maloftaj aŭ maldikaj gutoj.
  • guteto
    Malgranda guto: nebulaj gutetoj.
  • gutigi
    1. Aliformigi en likvon kaj gutadi: gutigu, ho ĉielo de supre! (X); la nuboj gutigis akvon (X); lia ĉielo gutigas roson (X).
    1. Faligi gutojn, verŝi pogute: la vento gutigis la arbojn; atente gutigu la kuracilon!.
  • gutiga
    Servanta por gutigi 2: gutiga flakono, tubeto, vitra stangeto.
  • gutigilo
    Vitra tubeto, provizita per kaŭĉuka kapuĉeto kaj uzata por verŝi difinitan nombron da gutoj.
  • gutujo
    1. [ARKITEKTURO] Defluilo en formo de duoncilindro, metita ĉe la bazo de tegmento.
    1. Speco de pato, metita sub rostiĝanta kokino aŭ alia viandopeco, por ricevi kaj kolekti la grasgutojn.
  • degutadi
    Gutadi de io.
  • degutigi
    Fari, ke la tenata likvo gutu el aŭ de io.
  • degutigilo
    Hokaro, sur kiun oni povas pendigi botelojn ktp, por ke la restaĵo likva degutu.
  • elguti
    Guti el io: la montoj elgutigos dolĉan sukon (X).
  • enguti
    Fari, ke likvo gutu en ion: okulakvo, kiun la paciento mem povas al si engutadi (Z); ili devas esti engutataj ĉiutage (Z); engutu atropinon en la dekstran okulon; nitra arĝento, kiun oni uzas por ŝmirado aŭ por engutado (Z).
  • tragut (ad)i
    Traigi tra io kaj fali en gutoj: pluvo tragutadis tra la tegmento.
  • pogute
    Guton post guto.
  • pogutigi
    Malrapide enverŝi (medikamenton): envejna pogutigado.
  • pogutigilo
    Aparato por pogutigi medikamenton.


    Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Egalaj kiel du akvogutoj. El malgrandaj akveroj (gutoj) fariĝas grandaj riveroj (per etaj ŝparoj oni riĉiĝas). Pluvas kvazaŭ la akvo estus verŝata per siteloj, trogoj, per grandaj, dikaj gutoj. simili kiel du gutoj de akvo, Tiel simila unu al la alia kiel du gutoj da roso, akvo.
    defluilo, tegmenta kanaleto. elgutigilo. enfiltrado. larmo : guto de akvo, kiu fluas el la okuloj, kiam iu ploras. pluvoprecipitado. Roso (diamantaj rosogutoj). subita pluvego. trasorbiĝo.
    akvo. flui. plori. pluvo.

    Iel rilatitaj:

    akvx botelx flux larmx nebulx plorx pluvx sangx tegmentx